Singapuro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 69:
Pro la malofta apero de interkulturaj geedziĝoj oni ofte supozas, ke segregacio regas inter la diversaj etnoj. Sed nur plejaltnombras geedzoj ene de la etnaj grupoj. Aliflanke pro la alta nombro de ĉinoj matematike ne eblas, ke interkulturaj varioj estus plej altnombraj. Aldone ekzistas multaj sociaj kaj religiaj kialoj, kiuj malfaciligas interkulturajn partnerecojn inter viroj kaj virinoj. Jam ĉe junaj negeedziĝintaj paroj maloftegas la interkultura versio. Malajaj kaj ĉinaj junuloj ja foje kunvenas, sed pro tradicio kaj kasta sistemo hindaj gepatroj hezitas doni al la gefiloj la eblon mem elekti partneron. Ĉinaj virinoj timas konverton al islamo por geedziĝi al malajo. Tamen rimarkindas, ke ekzistas tradicio pri geedziĝoj inter malajoj kaj ĉinoj en Singapuro, enradikiĝinta ĝis en la frua [[20-a jarcento]]. Tiel estiĝis la kulturo ''Nonja'' aŭ ''Peranakan'', kiu riskas nuntempe formortiĝon.
 
Alia temo ĉe geedziĝo en Singapuro, kiu ofte ridetigas la indiĝenojn, estas la ŝtata SDU ([[angle]]: ''[[Social Development Unit]]''), kiu okupiĝas por starigi parajn rilatojn de akademaianoj kaj universitatdiplomitoj. Nun, tio nomiĝas SDN ([[angle]]: ''[[Social Development Network]]''), kaj senhavanto de universitatdiplomoj povas aliĝi.
 
En la ĉiutaga vivo, ĉefe en lernejoj kaj laborejoj ja okazas interago kun homoj el alia kulturo. Sed [[segregacio]] ja videblas inter indiĝenoj kaj la tiel loĝantaj ''„Expatriates“''; iliaj gefiloj vizitas aliajn lernejojn kaj maloftas renkontiĝoj dum laboreja tago.