Migrado de marbirdoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
Ankaŭ aliaj specioj migras mallongajn distancojn for de siaj reproduktejoj, dum ilia distribuado enmare dependas de la manĝodisponeblo. Se la oceanaj veterkondiĉoj estas maltaŭgaj, marbirdoj migras al pli produktivajn areojn, foje porĉiame se la birdo estas juna.<ref>Oro, D., Cam, E., Pradel, R. & Martinetz-Abrain, A. (2004) "Influence of food availability on demography and local population dynamics in a long-lived seabird" ''Proc. R. Soc. London B.'' '''271''':387–396</ref> Post sendependiĝo, junaj birdoj ofte disiĝas pli ol plenkreskuloj, kaj al diferencaj regionoj; pro tio ili ovas esti vidataj malproksime de la normala teritorio de sia specio. Kelkaj specioj, kiel aŭkoj, ne sekvas antaŭkonsentitajn migradovojojn, sed translokiĝas suden kiam vintro alproksimiĝas.<ref name = "Auk"/> Aliaj specioj, kiel kelkaj [[stormopetrelo]]j, [[plonĝopetrelo]]j kaj [[kormorano]]j, neniam disiĝas entute, restante la tutan jaron ĉe siaj reproduktaj kolonioj.
 
===For de la maro===
Kvankam la difino de marbirdo supozigas, ke tiaj birdoj vivas sian vivon en oceano, multaj familioj de marbirdoj enhavas multajn speciojn kiuj pasas parton aŭ eĉ plej grandan parton de siaj vivoj interne for de la maro. Eĉ pli rimarkinde, multaj specioj reproduktigas multajn dekojn, centojn aŭ eĉ milojn da individuoj interne. Kelkaj el tiuj specioj ankoraŭ revenas oceanen por manĝi; ekzemple, la [[Neĝopetrelo]], kies nestoj estis trovitaj 300 mejlojn interne de Antarkto, nenion manĝotan povas trovi ĉirkaŭ tiaj reproduktejoj.<ref>Croxall, J, Steele, W., McInnes, S, Prince, P. (1995)"Breeding Distribution of Snow Petrel ''Pagodroma nivea''" ''Marine Ornithology'' '''23''' 69–99 [http://www.marineornithology.org/PDF/23_2/23_2_1.pdf] </ref> La [[Marmoraŭko]] nestas interne en [[praarbaro]]j, serĉante grandajn [[konifero]]jn kun larĝaj branĉoj sur kiuj nesti.<ref>Nelson, S. K. 1997. Marbled Murrelet (''Brachyramphus marmoratus''). In ''The Birds of North America'', No. 276 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Academy of Natural Sciences, Philadelphia, PA, and The American Ornithologists’ Union, Washington, D.C.</ref> Aliaj specioj, kiel la [[Kalifornia mevo]], nestas kaj manĝas interne en [[lago]]j, kaj poste moviĝas marborden vintre.<ref>Winkler, D. W. 1996. California Gull (''Larus californicus''). In ''The Birds of North America'', No. 259 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Academy of Natural Sciences, Philadelphia, PA, and The American Ornithologists' Union, Washington, D.C.</ref> Kelkaj [[kormorano]]j, [[pelikano]]j, [[mevo]]j kaj [[ŝterno]]j havas individuojn kiuj neniam vizitas la maron entute, trapasante siajn vivojn en lagoj, riveroj, [[marĉo]]j kaj, ĉe kelkaj mevoj, urboj kaj terkulturejoj. En tiuj kazoj oni supozas, ke tiuj birdoj de tero kaj nesala akvo evoluis el maraj prapatroj.<ref name = "Gaston">Gaston, Anthony J. (2004). ''Seabirds: A Natural History'' New Haven:Yale University Press, ISBN 0-300-10406-5</ref> Kelkaj marbirdoj, ĉefe tiuj kiuj nestas en [[tundro]], kiel rabmevoj kaj falaropoj, migras ankaŭ teren.
 
La plej maraj specioj, kiel [[petrelo]]j, [[aŭko]]j kaj [[sulo]]j, estas pi limigitaj en sia kutimaro, sed foje estas vidataj interne kiel vagantoj. Tio okazas plej ofte al neekspertaj junaj birdoj, sed povas okazi ankaŭ al lacigitegaj plenkreskuloj post grandaj [[ŝtormo]]j, okazaĵo konata kiel ''vrakiĝo'',<ref>Harris, M. & Wanless, S., (1996) "Differential responses of Guillemot ''Uria aalge'' and Shag ''Phalacrocorax aristotelis'' to a late winter wreck" ''Bird Study'' '''43'''(2): 220–230</ref> kiam ili havigas karegajn vidaĵojn al [[birdoŝatanto]]j.
:''Vidu ankaŭ [[Birdomigrado]]
 
==Referencoj==
<!--This article uses the Cite.php citation mechanism. If you would like more information on how to add references to this article, please see http://meta.wikimedia.org/wiki/Cite/Cite.php -->