Astraĥana societo de esperantistoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Ergard (diskuto | kontribuoj)
Linio 1:
'''Astraĥana societo de esperantistoj''' estis unua societo pri Esperanto en [[Astraĥano]], [[Rusio]], kiu funkciis el 1910 al 1916 jaroj, nome en malfacila tempo de [[Unua Mondmilito]].
 
==191931913==
Post longa atendado la 29-an de aprilo 1913 fondiĝis “Astraĥana Societo Esperantista”. En malferma kunsido ĉeestis 50 personoj, kiuj aŭskultis interesan raporton de s-ro S.Sariĉev “La internacia lingvo Esperanto”. Poste oni elektis la komitaton: prez. – M.A.Fedorov, vic-prez. – A.V.Beljaev, bibl. –I.A.Semizorov. Revizia komisio: s-roj Ĥ.J.Tomazov, O.N.Ĵuvilin kaj S.P.Novikov. La malnova privata “Grupo Esperantista” transdonis al la nova Societo sian kason kaj bibliotekon. La adreso de la societejo estas: Astraĥano, Obŝĉestvo Prikazĉikov. <ref>M.Fedorov, S.Sariĉev. [[La Ondo de Esperanto]], 1913, № 6, p. 96-97</ref>
 
Linio 16:
Laŭ la fina kalkulo, en E-vespero, okazinta la 23-an de novembro partoprenis ne 900 personoj, sed pli ol 1100. La Societo elspezis 179 rublojn, enspezis 429 rublojn. Post tiu vespero malfermiĝis nova kurso de Esperanto ĉe Komercaj Klasoj, gvidata de s-ro Sariĉev; enskribiĝis 20 personoj. Krom tio, la konsilantaro de Komercaj Klasoj konsentis malfermi dimanĉan E-kurson en Komerca Lernejo. En Astraĥano ekfunkciis nova rondeto de esperantistoj-lernantoj, kiu kalkulis 15 personojn.
 
Astraĥana Societo Esperantista aliĝis al UEA kaj malfermis por si konton ĉe E-Ĉekbanko. La ĝistiama delegito de [[UEA]], s-ro Semizorov eksiĝis; provizore lian taskon plenumis la vicdelegito. Okaze de eksiĝo, pro manko de libera tempo, de prezidanto, s-ro M.Fedorov, lian postenon akceptis s-ro E.Gusev. <ref>S.Sariĉev. LOdE, 1914, № 2, p. 32-36</ref>
 
==1914==