Astraĥana societo de esperantistoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Astraĥana societo de esperantistoj estis unua societo pri Esperanto en Astraĥano, Rusio, kiu funkciis el 1910 al 1916 jaroj, nome en malfacila tempo de Unua Mondmilito.

1913 redakti

Post longa atendado la 29-an de aprilo 1913 fondiĝis “Astraĥana Societo Esperantista”. En malferma kunsido ĉeestis 50 personoj, kiuj aŭskultis interesan raporton de s-ro S.Sariĉev “La internacia lingvo Esperanto”. Poste oni elektis la komitaton: prez. – M.A.Fedorov, vic-prez. – A.V.Beljaev, bibl. –I.A.Semizorov. Revizia komisio: s-roj Ĥ.J.Tomazov, O.N.Ĵuvilin kaj S.P.Novikov. La malnova privata “Grupo Esperantista” transdonis al la nova Societo sian kason kaj bibliotekon. La adreso de la societejo estas: Astraĥano, Obŝĉestvo Prikazĉikov. [1]

La 14-an de junio okazis la dua ĝenerala kunveno de Societo Esperantista en la salono de Komiza Societo. Oni fiksis buĝeton por la duonjaro ĝis la 1-a de januaro: enkasigo – 300 rubl., elkasigo – 260 r. Per la balotado estis akceptitaj 19 novaj membroj. Funkciis someraj kursoj de Esperanto, senpage por la societanoj, sub gvido de s-ro G.Dolgov. S.Sariĉev.

La 12-an de julio okazis ekskurso al kuracloko “Tinaki”. Dum veturado sur la vaporŝipeto estis disdonitaj multaj propagandiloj, kaj venditaj multaj lernolibroj. La samon oni faris en “Tinaki”. La 2-an de Julio okazis la 3-a ĝenerala kunveno de Astraĥana Societo Esperantista, dum kiu s-ro Sariĉev faris raporton pri UEA kaj pri sia vojaĝo tra Rusio. Estis elektitaj 2 novaj kandidatoj por la komitato: s-roj E.L.Gusev kaj N.G.Vrazovskij. Kiel delegito por la 2-a Tutrusia Kongreso estis elektita s-ro G. Dolgov. Per la baloto estis akceptitaj 17 novaj membroj. Estis eldonota de Astraĥana Societo Esperantista propra propaganda folio «Что такое Эсперанто?». Oni povis mendi ĝin po 50 kop. por cento ĉe Astraĥana Societo Esperantista (Общество приказчиков). En astraĥanaj gazetoj ofte aperis tiame artikoloj pri Esperanto kaj la Societo. De septembro ree funkciis Esperantaj kursoj ĉe Komercaj Klasoj, zorgataj de Komerca kaj Industria Ministrejo. [2]

La 13-an de septembro okazis la 4-a ĝenerala kunveno de Astraĥana Societo: post la raporto de s-ro Dolgov, delegito ĉe la Dua en Kievo, la ĉeestintoj decidis senprokraste aranĝi ĉe la Societo statistikejon Esperantan. De la 18-a de septembro ĉe la Komercaj Klasoj (adreso: Torgovaja Ŝkola) por komizoj funkciis oficialaj Esperantaj kursoj, gvidataj de s-ro S.Sariĉev. Al la societo aliĝis 10 novaj membroj. [3]

Astraĥana SE aranĝis la 23-an de novembro en Urba Aŭditorio Esperantan vesperon por pli vasta propagando. La aŭditorio estis ornamita per flagoj kaj standardo-rubandego kun surskribo “Vivu Esperanto”. En la apuda salono estis lokigita Esperanta ekspozicio. F-ino Suturina kaj s-ro Semizorov donis klarigojn al la scivolemuloj. La vesperon komencis s-ro Sariĉev post sia raporto pri Esperanto, poste la kozaka militista orkestro plenumis la himnon “Espero” kaj oni kantis kaj deklamis. Ĉiuj salonoj estis superplenaj, ĉar ĉiuj biletoj estis disvenditaj, kaj la nombro de ĉeestintoj estis pli ol 900. Al ĉiuj oni senpage disdonis propagandajn foliojn; samtempe oni vendis lernolibrojn kaj akceptis aliĝojn al la Societo. La vespero finiĝis per dancoj je la 3-a matene. La koncertbalo havis ne nur grandan prapagandan signifon, sed ankaŭ alportis al la Societo 150 rublojn de profito. [4]

La 21-an de decembro en salono de la 2-a Urba lernejo okazis la 5-a ĝenerala kunveno de ASE, dum kiu s-ro Sariĉev raportis pri Esperanto. Inter la rezolucioj oni notu la jenajn: 1) asigni por propagando aldone 25 rb., 2) peti Urban Konsilantaron kaj Prezidanton de Urba Petra Muzeo pri permeso starigi en la muzeo E-vitrinon kaj dume asigni por tiu celo 20 rb., 3) estis elektita komisio por aliigi la regularon laŭ la sperto de pasinta jaro, 4) estis akceptitaj 18 novaj membroj.

Laŭ la fina kalkulo, en E-vespero, okazinta la 23-an de novembro partoprenis ne 900 personoj, sed pli ol 1100. La Societo elspezis 179 rublojn, enspezis 429 rublojn. Post tiu vespero malfermiĝis nova kurso de Esperanto ĉe Komercaj Klasoj, gvidata de s-ro Sariĉev; enskribiĝis 20 personoj. Krom tio, la konsilantaro de Komercaj Klasoj konsentis malfermi dimanĉan E-kurson en Komerca Lernejo. En Astraĥano ekfunkciis nova rondeto de esperantistoj-lernantoj, kiu kalkulis 15 personojn.

Astraĥana Societo Esperantista aliĝis al UEA kaj malfermis por si konton ĉe E-Ĉekbanko. La ĝistiama delegito de UEA, s-ro Semizorov eksiĝis; provizore lian taskon plenumis la vicdelegito. Okaze de eksiĝo, pro manko de libera tempo, de prezidanto, s-ro M.Fedorov, lian postenon akceptis s-ro E.Gusev. [5]

1914 redakti

De la 26-a de januaro 1914 malfermiĝis du novaj kursoj ĉe Komercaj Klasoj (Torgovaja ŝkola), gvidataj de S.Sariĉev. Astraĥana Societo Esperantista aperigis ruslingvajn propagandajn poŝtkartojn kun kvar diversaj tekstoj (№ 2 kaj 3 pri Esperanto, № 4 pri UEA). Prezo 1 rb. por 100. Estis elektitaj novaj (anstataŭ eksiĝintaj) delegitoj de UEA por Astraĥano – s-ro N.Vrazovskij (Adr.: Kontora D.G.Agababova) kaj vicdelegito – fr-ino N.Sutirina (Sapoĵnokovskaja str. D. Valova). [6]

La 8 de marto okazis jara ĝenerala kunveno de anoj de ASE, al kies diskuto estis metita ĵus aperinta unua bilanco-raporto de la Societo. Tiu broŝureto enhavas sufiĉe da detaloj kaj historian skizeton de Esperanta Movado en Astraĥano. Al esperantistaj societoj ĝi estis dissendata senpage, interŝanĝe por simila raporto (por aliaj ĝi kostis 20 kop.). La bilanco-raporto estis aprobita de la kunveno. Malgraŭ nelonga tempo, dum kiu funkciis la Societo, ĝia kapitalo al 1-I-1914 jam egalis 429 rub. 14 kop. La kunveno daŭrigis sian kunsidon la 22-III-1914.

La 15 de marto en Urba Popola Aŭditorio la Societo aranĝis “Lekcio-vespero”n por propagando de Esperanto. Speciale invitita el Saratovo s-ro S.Poltavskij bone tralegis ruse lekcion “Internacia lingvo kaj nuntenpa vivo”. S-ro N.Kalinin bele deklamis en Esperanto. Poste oni deklamis ruse, muzikis kaj dancis sur la scenejo “Tangon”. Estis bedaŭrinde, ke pro tre multaj kuniĝintaj malfavoraj cirkonstancoj, tiun vesperon vizitis nur 200 personoj. La ricevitajn el Virtemberga Esperanta Instituto reklamilojn en Esperanto, la komitato dissendis en la urbo al koncernaj firmaoj, enmetinte propagandilojn. [7]

La 22 de marto okazis daŭrigo de ĝenerala kunveno de ASE, dum kiu estis elektitaj por 1914 Komitaton: s-roj – S.M.Sergejev (P), P.N.Ĵuvilin (Vp), A.V.Belajev (K), V.E.Ĵroŝkin (B), kaj S.V.Sariĉev (S), L.S. Jakanin, S.N.Aleksejev kaj E.L.Gusev. Estis akceptitaj 9 novaj membroj.

Dum 20a al 22a de aprilo estis aranĝita de ASE en senpage disponigita de urba konsilantaro saloneto de Urba Popola Aŭditorio bona E-ekspozicio, bele ornamita per E-flagoj. Notinde estas, ke el 200 vizitintoj dum tiu mallonga tempo plejmulto apartenis al klera klaso: kuracistoj, inĝenieroj, pastroj, instruistoj ktp. Kelkaj aliĝis al la Societo. Vizitis kun sia familio la civila urbestro mem, aĉetante lernolibrojn. La lastaj estis venditaj por 25 rub. La komitato kore dankas s-rojn G.Davidov (Saratov) kaj B.Radziminski (Zaporoĵje-Kamenskoje) alsendintaj por la ekspozicio materialon, danke al kiu organiziĝis riĉa kolekto da gazetoj kaj ĵurnaloj (110) kaj fako de reklamo. En Astraĥano aperis favoraj artikoloj.

La 9a de majo en salono de komizoj okazis dua ĝenerala kunveno, dum kiu s-ro N.Vrasovskij raportis pri “Agado de Esperantistoj”, kaj s-ro S.Sariĉev, pri la dua eldono de Stojana vortaro. La kunvenintoj voĉdonis rezolucion, malaprobantan tiun vortaron. Poste estis elektitaj du revizoroj – s-roj G.Iljasov kaj P.Kulikov, kaj en Regularan Komisionon – f-ino L.Alaĝeva, s-roj V.Gulanskij, A.Beljaev. Estis akceptitaj 18 novaj membroj. [8]

La 20-an de aprilo (n.s.) s-ro S.Sariĉev raportis pri “Interlingvo Esperanto” ĉe societo “Sokol”. Poste sekvis diskutoj pri Esperanto kiel interslava lingvo. La 26-an de aprilo astraĥanaj esperantistoj aranĝis familian tevesperon, dum kiu estis montrataj esperantaj lumbildoj, klarigataj en Esperanto de s-ro S.Sariĉev. Sekvis esperantaj deklamoj, paroloj kaj aŭskultado de esperantaj gramofon- kaj patefon-diskoj. La 8-an de majo kelkaj astraĥanaj esperantistoj ekskursis al kuracloko “Tinaki”. Dum ekskurso – sur vaporŝipo kaj en la “Tinaki” ili disdonis multajn propagandfoliojn. [9]

En la Komercaj Klasoj de Komiza Societo rekomenciĝis la 13-septembre-1914 la lecionoj de Esperanto. La kurso okazis dufoje ĉiusemajne kaj daŭris 2 monatojn. La membroj pagas 1 rub. por la tuta kurso, la aliaj personoj 2 rub. La Komercaj Klasoj anoncas pri tiu kurso en siaj afiŝoj, samtempe kun la kursoj de franca, kaj germana lingvoj, de librotenado, ktp. – sekve kiel pri laŭ kutima afero.

La 10-an de oktobro en salono de Societo Komiza okazis ĝenerala kunveno de Astraĥana Societo Esperantista, kie, post akcepto de 11 novaj membroj kaj raporto de komitato pri somera laboro de la Societo kaj ĝia stato, estis fiksita la programo de estonta Societa agado: a) elpendado diversloke de belaj propagandaj sciigiloj (afiŝetoj sur kartono); b) malfermado de E-kursoj; c) dissendado de propagandaj broŝuretoj kaj folietoj poŝte; d) energia subteno de interŝanĝo opinia kun aliaj E-societoj; kaj e) ĉiama memorigado al la societanoj pri la solidareco kaj konscia devlaboro: por tio organizi plejofte familiajn kunvenojn. Krom tio, oni decidis oferi al loka “Societa Lazareto” priesperantajn librojn por 10 rubloj, organizi monkolekton por vunditoj kaj, laŭeble, aranĝi por la sama celo ian koncerton. Fine estis elektitaj novaj kandidatoj al Revizia kaj Regulara komisioj.

Krom anonco pri E-societo en “Informlibro pri Astraĥan”, ĉe granda raport-bilanco de Societo Komiza (pli ol 1000 ekz.) estas presita detala artikolo, nomita “Kio estas Esperanto?”. Somere, la Societo aperigis en 2-a eldono sian propagandfolion, iom ŝanĝitan kaj korektitan. Ĉe Komercaj klasoj de la 15-a de oktobro ekfunkciis oficiala E-kurso kun 10 vizitantoj, gvidata de S.Sariĉev. [10]

Post flugfolia anonco pri la Societaj Kursoj ĉe Komercaj Klasoj, de 20-novembre ree ekfunkciis nova kurso kun 16 partoprenantoj. Estas notinde, ke la E-kursoj ĉe tiuj Klasoj dum tuta lernoperiodo funkciis seninterrompe, de 1912, komenciĝante ĉiudumonate, kaj, male preskaŭ neniu el kursoj de franca kaj germana lingvoj estis finitaj. Pasintjare la kursoj de franca, kaj nunjare – de franca kaj germana lingvoj eĉ tute ne estis malfermitaj. La klasoj estas zorgataj de Ministerio de Komerco kaj Industrio.

1915 redakti

De la 2-a de februaro malfermiĝis novaj E-kursoj: a) Oficiala ĉe Komercaj Klasoj; partoprenis 15 gekursanoj sub gvidado de s-ro Sariĉev; b) ĉe Eklezia Seminario kun permeso de rektoro, kiu mem ekinteresiĝis pri Esperanto. Partoprenis 22 seminarianoj sub gvido de s-ro I.Bogopolskij. La mortinta pasintan jaron gelernanta E-rondeto nun ree vigliĝis kaj enhavis jam membrojn ne nur gelernantojn, sed ankaŭ aliajn gejunulojn. La 31a de januaro tiu gejunula rondeto decidis revigligi sian propagandon. [11]

Astraĥana Societo Esperantista aperigis presita sian raporton por 1914, kiu estas dissendota al Esperantistaj Societoj interŝanĝe por la iliaj. La 24-an de februaro (n.s.) en Societejo de Komizoj okazis jara ĝenerala kunveno de membroj de Astraĥana Societo Esperantista, kie oni pridiskutis novefaritan projekton de la regularo kaj aprobis ĝin kun nemultaj ŝanĝoj. Estis akceptitaj kelkaj novaj membroj. La 3-an de marto okazis daŭrigo de la jara kunveno, dum kiu la kunvenintoj aprobis la raporton de la Komitato por 1914 kaj buĝetsumojn por 1915. Poste oni reelektis por 1915: en la Komitaton – s-rojn: Prezidanto – S.M.Sergejev, Vicprezidanto – P.N.Ĵuvilin, bibliotekisto – V.J.Ŝaroŝkin, kasisto – A.V.Beljaev, sekretario – S.V. Sariĉev (kandidatoj – s-roj: A.G. Girŝlikoviĉ, V.I.Gulanskij, f-ino L.G.Alaĝeva); en revizian Komision – s-rojn: A.I.Evtejev, N.J.Stepanov kaj N.P.Nikolajev. Astraĥana Societo Esperantista la aprobitan de la ĝenerala kunveno projekton de nova regularo prezentis al guberniestro por enregistro. Ĉe Astraĥana Societo “Sokol” gvidis E-kurson s-ro M.Kabakov, kiu tiam okupiĝis pri faro de specialaj esperantaj terminoj por sokola gimnastiko. [12]

La 24-an de aprilo ĉe societejo komiza okazis ĝenerala kunveno de Astraĥana Societo Esperantista, kie post akcepto de kelkaj novaj membroj s-ro S.Sariĉev faris raporton: “Esperanto dum milito”. Krome, oni decidis aranĝi du literaturajn konkursojn de Esperanto inter lokaj geesperantistoj kun premioj: unu konkurso – traduko el la rusa kaj la dua – Esperanta originalaĵo. Astraĥana Gejunula E-Rondeto tiam kuniĝis kun loka gimnastika rondeto “Sparta” kaj ili ambaŭ de tiam nomiĝos «Gimnastika Esperanta Rondeto “Sparta”». Ĉiuj membroj estas devigitaj lerni Esperanton, kies kurson gvidos s-ro M.Kabakov. E-lernolibrojn oni vendis en magazeno de Vinnikov, en centro de la urbo.

En la urbo mem loĝis kiel civila militkaptito maljuna esperantisto s-ro Füller (aŭstria), kiu donacis al biblioteko de Astraĥana Societo Esperantista kelkajn esperantaĵojn. Krome, la societon vizitis s-ro I.Semizorov (el Svencjani) kaj s-ro I.Bajkov el Kineŝma. Dum vizito de lokaj komercaj klasoj la Regiona Inspektoro, parolante pri Esperanto, esprimis bedaŭron, ke ne en multaj Komercaj lernejoj oni instruas Esperanton. Astraĥana Societo Esperantista sendis afiŝojn pri Esperanto de Astraĥanaj Komercaj Klasoj al ĉiuj personoj, kiuj volas liveri ilin al komercaj lernejoj de aliaj urboj. [13]

Ekfunkciis nova E-rondeto de 7 lernantoj de reallernejo, gvidataj de juna samideano, s-ro Tkaĉenko. Dum loterio de Societo Komiza (27a-junio) en teatra ĝardeno “Arkadija” estis disdonitaj 100 propagandaj folietoj. Astraĥana Societo esperantista sendis laŭ petoj al sep komerclernejoj en diversaj urboj afiŝojn pri E-kursoj en lokaj komercaj klasoj. [14]

La nova regularo de Astraĥana Societo Esperantista estas registrita.

La 17-an de oktobro okazis ĝenerala kunveno de Astraĥana Societo Esperantista en la Societejo de komizoj, dum kiu estis decidite ekfunkciigi la societon laŭ la nova regularo. Aldone oni elektis la sesan membron de la Komitato (duan sekretarion) s-ron N.P.Nikolajev. Krome, anstataŭ mobilizitaj personoj estis elektitaj, kiel komitatanoj s-ino O.P.Sariĉeva, s-roj N.J.Iljin, A.P.Nazarov, kaj G.A.Zatejev. S-ro Prezidanto de la Societo S.Sergejev anoncis rezultojn de la E-konkursoj: por la traduka (“Korespondanto” de Turgenev) gajnis po 1/2 premio s-roj A.Belajev kaj F.Kulagin. La samaj personoj gajnis po ½ premio ankaŭ por la originala konkurso. Fine, s-ro S.Sariĉev faris raporton pri “Nuna stato de esperantismo en la mondo kaj nuna stato de Astraĥana Societo Esperantista”.

Direktoro de nova astraĥana komerca lernejo promesis en venontaj jaroj, kiam funkcios la superaj klasoj, enkonduki la lernadon de Esperanto en sia lernejo, se tiam troviĝos la instruisto. Laŭ lia afabla permeso oni legis la 8-an de novembro la lekcion pri Esperanto kaj disdonis propagandajn foliojn al la lernantoj de la 4-a klaso (la plej supera). Kelkaj lernantoj komencis lerni Esperanton. El Astraĥana Societo Esperantista jam estas mobilizitaj por la Unua Mondmilito 16 esperantistoj. La 29-an de novembro ĉe Komercaj Klasoj malfermiĝis novaj oficialaj kursoj de Esperanto. [15]

La 25-an de decembro, 1915, okazis en la societejo de komizoj ĝenerala kunveno de la membroj de Astraĥana Societo Esperantista. Oni decidis: a) aranĝi la enketon pri rilato de astraĥananoj al Esperanto; b) aranĝi duan fojon esperantan konkurson inter geesperantistoj de Astraĥana gubernio; c) aranĝi la adresaron de tiuj, kaj d) eldoni la lernotabelon de ĉefreguloj de la rusa kaj esperanta gramatikoj por personoj, malmulte instruitaj; la tabelo jam estas preparita por presado. Fine, post raporto pri “Organizo de Esperanto-Informejo”, estis elektita por esplori la demandon komisiono el 5 personoj. Anstataŭ mobilizita delegito de UEA lian taskon ekplenumis S-ro Sariĉev.

1916 redakti

La 7-an de februaro 1916 ĉe la komercaj klasoj komenciĝis du novaj esperantaj kursoj. Astraĥana Societo Esperantista jam dissendis presitajn foliojn de la enketo-konkurso por loĝantoj de astraĥana gubernio. Aperis dua centpaĝa manskribita almanako de astraĥanaj esperantistoj.

La 25-an de marto okazis ĝenerala kunveno de Astraĥana Societo Esperantista. Pro mobilizo de societaj reviziantoj estis elektitaj du novaj anoj de la Revizia Komisiono. Poste estis fondita el kelkaj societaj enspezoj dum 1916 kapitalo de Esperanta Informejo. En Astraĥan junaj esperantistoj troviĝas en dek lernejoj.

La 16-an de aprilo Astraĥana Societo Esperantista aranĝis E-ekspozicion en granda publika ĝardeno “Podkremlevskij” (Aleksandrovskij) dum t.n. “bazaro” de Popola Infana Domo. La ekspozicio estis lokita en orkestrejo, en centro de la ĝardeno, apud fontano kaj havis kiel ornamaĵon, multajn esperantajn grandajn standardojn, okmetrajn surskribaĵojn rubande, en supro grandan verdan stelon, grandegan portreton de Zamenhof ktp. La vetero estis bela kaj en la ĝardeno estis multaj miloj da publiko, kiu kun intereso rigardis ekspoziciaĵojn. Miloj da reklamaĵoj, pli ol 400 Esperantaj verkoj kaj diagramoj kun tabeloj prezentis sufiĉan intereson, por ke tuta provizo da lernolibroj kaj poŝtkartoj estu tre rapide vendita (por 44 r. 41 k.); oni povus vendi ankoraŭ multajn lernolibrojn, sed bedaŭrinde la provizo ne estis granda. Eĉ la guberniestro ricevis propagandan folion kun gramatiko. La ekspozicio havis neordinare grandan sukceson en Astraĥano kaj estis farita danke al klopodoj de la rondeto Esperanto-gimnastika “Sparta”. [16]

La 17-an de majo okazis ĝenerala jarkunveno de la Astraĥana Societo Esperantista. La kunvenintoj aprobis la raport-bilancon por la jaro 1915 kaj la buĝeton por la jaro 1916; ĝi estas kalkulita sume 224,50 rub. En Komerca Lernejo je nomo de Vorobjev formiĝis esperanta rondeto, kie aperis junaj fervoraj adeptoj de Esperanto, s-roj: Riĉkov, Ojhberg kaj Orlov; sub gvido de s-ro Riĉkov funkciis esperantaj kursoj. De la 28-a de julio Astraĥana Societo Esperantista organizis 1 ½-monatan someran kurson el 14 partoprenantoj. Ĵus aperis nova eldono de la societo: Skemvidebla tabelo de la ĉefaj formoj de la rusa kaj esperanta gramatikoj. La lernohelpilo celas la personojn, kiuj ne sufiĉe studis la rusan gramatikon. Prezo 10 kop.

Antaŭnelonge en kinejo “Kino Palass” estis montrata bildo: La Oka Tutmonda Esperantista Kongreso en Krakovo. La bildo estis prezentita kun mirinda sukceso kaj favoro al Esperanto, ĉar estro de la kinejo permesis al la loka Societo Esperantista aranĝi en la promensalono esperantan ekspozicion kaj vendadon de esperantaj libroj. Kelkaj samideanoj uzis la okazon, por klarigi la bildon kaj prospere propagandi Esperanton.

En la loka gazeto “Astraĥanskij Listok” la 11-an de aŭgusto estis presita la cirkulera letero de s-ro S.R.Marshall kun rimarko de la redakcio: “presigante, laŭ la peto de esperantistoj, ĉi tiun leteron, ni ne povas ne atentigi, ke eĉ la plej malbona konatiĝo de anglo kun la rusa lingvo kaj de rusa kun la angla alportas pli da utilo al la ambaŭ, ol studo de Esperanto”. Kontraŭ ĉi tiu rimarko la Astraĥana Societo Esperantista presigis en la sama gazeto la 18-an de aŭgusto rifutartikolon. La 2-an de septembro en la sama gazeto aperis granda 100-linia anonco pri Esperanto de Moskva Librejo “Esperanto”. [17]

La 18-an de septembro komenciĝis la unua en nuna vintra sezono esperanta kurso ĉe komercaj klasoj, kontrolataj de Komerc-Industria Ministerio. La kursoj de Esperanto ĉi tie jam funkciis la kvinan jaron. En komerclernejo je la nomo de Vorobjev la Esperanta rondeto ricevis rajton okupi por siaj kunvenoj kaj biblioteka ŝranko unu el klasĉambroj. S-roj E.Riĉkov, A.Krasnoŝĉekov kaj M.Zalkan faris en 3 klasoj raportojn pri Esperanto; poste malfermiĝis nova kurso kun 50 lernantoj. Direktoro de reallernejo de Sobolev permesis organizon de esperanta rondeto. La rondeto havis 20 membrojn.

Astraĥana Societo Esperantista dissendis en 40 rusajn urbojn hektografitan cirkuleran alvokon pri kuniĝo per eldono de speciala propaganda folio por rusiaj komercistoj; la folieto estis eldonota de la societo. Per ĝi la societo volis vigligi la malfermadon de 3-monataj kursoj laŭ la Marshall-a alvoko el Londono.

De la 23-a de novembro malfermiĝis novaj oficialaj kursoj ĉe komercaj klasoj. La 3-an de decembro en Societejo de komizoj okazis la ĝenerala kunveno de la membroj de Astraĥana Societo Esperantista, ĉe kiu estis aŭdita raporto de la sekretario S.Sariĉev pri la komitata agado. La kunvenintoj aprobis ĝian laboron. La 10-an de decembro en la klubejo de Societo “Fratoj Nobel” kaj 17-an de decembro en la salono de Komiza Societo estis organizitaj de Astraĥana Societo Esperantista amuzvesperoj kun teatraĵo, muziko kaj deklamaĵoj en rusa kaj esperanta lingvoj. Ambaŭ ejoj estis ornamitaj en Esperanta gusto (standardoj, flagoj, anoncoj ktp.). S-ro S.Sariĉev per sia raporto “Lingvo Esperanto” komencadis la programojn, kaj tiuj estis finataj per la trinkado de teo. Ĉeestis la ambaŭ vesperojn ĉirkaŭ 400 personoj. La societo de ĉi tiuj vesperoj gajnis pli ol 200 rublojn, el kiuj 105 rublojn oni decidis meti en fondkapitalon por disdonado al malriĉaj familioj de la mobilizitaj membroj. Tiun kapitalon oni decidis ĉiam pligrandigi. [18]

1917 redakti

Aperis presita mallonga raport-bilanco de A.S.E. por 1915 kaj 1916. Dum ĝenerala kunveno de la societo estis elektitaj en la komitaton: s-ro A.Beljaev (P), S.Sergeev (Vp), s-ino Sariĉeva (K), f-ino L.Alaĝeva (B), sekretarioj S.Sariĉev kaj P.Kapranov. De la 2-a februaro funkciis du novaj oficialaj kursoj de Esperanto ĉe komercaj klasoj. [19]

Referencoj redakti

  1. M.Fedorov, S.Sariĉev. La Ondo de Esperanto, 1913, № 6, p. 96-97
  2. S.Sariĉev. LOdeE, 1913, № 8-9, p. 130-132
  3. S.Sariĉev. LOdE, 1913, № 11, p. 176-177
  4. I.A.S. LOdE, 1914, № 1, p. 6-11
  5. S.Sariĉev. LOdE, 1914, № 2, p. 32-36
  6. S.Sariĉev. LOdE, 1914, № 3, p. 56-59
  7. S.Sariĉev. LOdE, 1914, № 4, p.71-75
  8. S.Sariĉev. LOdE, 1914, № 6, p.105-107
  9. S.S. LOdE, 1914, № 7, p.120-123
  10. S.S. LOdE, 1914, № 11, p.175
  11. S.Sariĉev. LOdE, 1915, № 2, p.19-20
  12. S.Sariĉev. LOdE, 1915, № 4, p.52-55
  13. S.Sariĉev. LOdE, 1915, № 6, p.84
  14. S.Sariĉev. (LOdE, 1915, № 7-8, p.99-100).
  15. S.Sariĉev. LOdE, 1915, № 12, p. 148-149
  16. S.Sariĉev. LodE, 1916, № 4, p. 50-53
  17. Privatulo. LOdE, 1916, № 8-9, p. 82-83
  18. S.Sariĉev. LOdE, 1917, № 1, p. 6-8
  19. S.Sariĉev. LOdE, 1917, № 4-5, p. 36-39