Georg Ots: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RedBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.5.2) (robota modifo de: ru:Отс, Георг Карлович
Neniu resumo de redakto
Linio 12:
Ots ankaŭ estis bonvenigita prezentisto en ĉiuj plej gravaj operejoj de la eksa [[Sovetunio]], estante tre populara en [[Bolŝoj-teatro]] en [[Moskvo]]. Li kantis en la estona, la rusa, la germana, la itala kaj la franca lingvoj, en kiuj li flue parolis.
 
En [[1951]] okazis du gravaj eventoj en lia kariero. Tiam Georg diplomiĝis en Talina Konservatorio kun la ora medalo kaj unue rolis en filmo ''"Lumo en Koordi"''. Ĝis nun furoras lia ludo en filmo ''[[Mister X (rusa filmo)|"Mister X"]]'' ([[1958]]) bazita sur la opereto de hungara komponisto [[Kálmán Imre]] ''"Die Zirkusprinzessin"'' (La Cirkprincino), en kiu li ĉefrolis kaj bele kantis. Entute Ots rolis en naŭ filmoj.
 
La kantisto estis trifoje edzo. Lia unua edzino estis kuzino ''Margot Viikholm'', kiun li adoris ekde infanaĝo. Ties geedziĝo daŭris nur kelkajn monatojn ĝis la milito. La duan edzinon ''Asta Saar'' li renkontis en [[1942]] en [[Jaroslavl]], kie li kantis en la milita estona ĥoro kaj ŝi dancis en la muzika ensemblo. Dum la geedziĝo, kiu daŭris 22 jarojn ĝis [[1964]], ŝi naskis filon ''Julo'' kaj filinon ''Julle''. La tria edzino nomiĝis ''Ilona'', kiu estis pli juna ol la edzo je dudek jaroj. Ŝi naskis filinon ''Marianna''.