Pola Partizana Ŝtato: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: ca:Estat Polonès Clandestí
kompletigo laŭ pola vikipedio
Linio 1:
La '''Pola sekreta ŝtato''' ([[pole]]: ''Polskie Państwo Podziemne'') estas la nomo uzata por la sekretaj militaj unuoj kiuj agadis en [[Polio]] dum la [[Dua Mondmilito]], kontraŭ la [[naziismo|nazia]] okupado, kaj lojale al la Pola Ekzila Registaro en [[Londono]]. La esprimo estis uzita de [[Jan Karski]] en lia libro ''Story of a Secret State.'' Difino '''Pola Subtera Ŝtato''' unuafoje aperis en [[okupado|okupata]] [[Dua Pola Respubliko]] la 13-an de januaro 1944 en [[konspiro|konspira]] semajna gazeto "Biuletyn Informacyjny" (Informa Bulteno).
 
==Ekesto kaj agado==
La esprimo estis uzita de [[Jan Karski]] en lia libro ''Story of a Secret State.''
Proponon daŭrigi batalon kaj reziston pere de konspiraj metodoj oni formulis dum renkontoj inter civilaj regopovoj de [[Varsovio]] - prezidanto [[Stefan Starzyński]], Defendo-Konsilio de Ĉefurbo kaj [[generalo]] [[Juliusz Rómmel]] (komandanto de la defendo de Varsovio) la 25-an de septembro. Ilin partoprenis generalo [[Michał Tokarzewski-Karaszewicz]]. Intertempe generalo Rómmel ricevis de Ĉefa Komandanto rajtigon al komandado super teritorio de la tuta lando. Generalo Tokarzewski proponis, ke la prokuron generalo Rómmel transdonu al li, cele al organizo de konspiritaj [[militisto|militistaj]]-politikaj agentejoj aŭ delegitejoj de la pola [[ŝtato]]. Rezulte generalo Rómmel cedis sian taskon al la brigada generalo por ke li plue daŭrigu bataladon por certigo de sendependeco kaj de ĝisnunaj limoj.
 
Nokte de la 26-a ĝis la 27-a de septembro 1939 fondiĝis en [[sieĝo|sieĝata]] Varsovio Służba Zwycięstwu Polski ([[Militservo al Venko de Pollando]] – konspira militista organizo kun la celo batali kontraŭ [[invado en Pollandon|okupantoj]]. La 13-an de novembro 1939 ĝi estis transformita al Związek Walki Zbrojnej (ZWZ - Asocio de Armita Batalado), subigita al Pola Registaro en [[Ekzilo]]. Tiamaniere oni konservis politikan-militistan daŭrigon de la regopovoj kaj peran influon de ŝtataj regopovoj al situacio de la lando.
 
La 14-an de februaro 1942 generalo [[Władysław Sikorski]] transformis ZWZ en [[Pola Enlanda Armeo|Landan Armeon]] (AK). Ĝia ĉefa komandanto iĝis generalo [[Stefan Rowecki]], dum la septembra kampanjo komandanto de Warszawska Brygada Pancerno-Motorowa (Varsovia Brigado Kiras-Motora), aŭtoro de soldata lernolibro de stratbataloj. Kreo de AK devus servi por reunuigi ĉiujn militistajn grupojn, subigitaj ĝis nun al diversaj subteraj politikaj grupiĝoj en unu organizon subigitan al la Pola Registaro en Ekzilo.
 
Aŭtune 1941 al ZWZ apartenis 40 mil de soldatoj, fine de 1942 AK nombris jam ĉ. 200 mil. Tio estis la plej granda subtera armeo en okupata [[Eŭropo]]. Tamen plimulto de soldatoj ne estis regule instruata, kaj ili havis apenaŭ 53 mil de [[armilo]]j (en tio nur 6% de [[mitralo]]j).
 
Ĉefa tasko de [[Pola Enlanda Armeo|Armia Krajowa]] konsistis en grupigo de fortoj por ataki en la momento de rompiĝo de [[Germanio]]. Armitaj bataloj kondukis al kruelaj [[reprezalio]]j – germanaj [[nazioj]] pafmortigis po dekkelke da [[poloj]] kontraŭ unu mortigita germano. Nur fine de 1942 AK plifortigis flankajn atakojn: atakis germanajn gardejojn, elreligis armeajn transportojn por la orienta fronto, eksplodigis pontojn, rekonkeris arestitojn. La ŝanĝo eblis pro haltigo de sukcesoj de [[Wehrmacht]] kaj plibonigo de organiza lerteco de AK.
 
Pollando, kvankam troviĝis dum okupado, posedis laŭleĝan kaj agnoskitan internacie registaron rezidantan en [[Londono]]. Ekzistis Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento kaj la subtera [[Pola Enlanda Armeo]]. En Varsovio oni nomumis Delegiton de Registaro por la Lando en rango de vicĉefministro.
 
==Vidu ankaŭ==
* [[Ribelo de Varsovio]]
 
==Eksteraj ligiloj==
* [http://www.warsawuprising.com/state.htm Warsaw Uprising and The Polish Underground State]
 
[[Kategorio:Historio de Pollando]]