La 12 sentumoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luko.a (diskuto | kontribuoj)
Luko.a (diskuto | kontribuoj)
Linio 151:
:
Tamen aŭdado estas klasifikita de R.Steiner kiel socia (supra) sentumo, ĉar ĝi ludas gravegan rolon en la socia komunikado; la komunikado kun la aliaj homoj. Per aŭdado oni aŭskultas, kaj plibonigante sian aŭskultadon oni plibonigas la rilaton kun la alia.
=== La sentumo de la parolo-sentumo ===
Per la senso de la aliula parolo - aŭ "senso de la lingvo" - la sonoj ekhavas sencon por la aŭskultanto, kaze ke tiuj sonoj formas vortojn, apartenantaj al lingvo lernita. Per tiu sentumo ni distigas la vortojn de la aliaj sonoj.
:
Kiam bebo naskiĝas, ĝi kapablas prononci (aŭ lerni prononci) ĉiujn [[fonemo|fonemojn]] ekzistantajn sur la Tero. Kreskante kaj aŭdante paroli la infano eniras kulturon kaj lingvan universon, kaj la nombro de fonemoj, kiujn li distingas kaj prononcas reduktiĝas.
:
Perceptante la aliajn paroli, konsciante pri la vortoj, kiujn ili parolas kaj pri ilia voĉotembro oni perceptas la vivon en ili. Plie oni scias, ke ili estas vivaj ĉar oni rekonas ilian voĉon.
:
Difekto de la parol-sentumo povas okazigi diversajn problemojn:
*Persono ripetas senĉese tion, kion li aŭdas, ne kapablas integri la parolon de la alia ĉar li ne ripozigas sian propran parolon. Helpo en tiu kazo estus stari senmove antaŭ spegulo kaj sin observi.
*Disleksio en skribado, legado aŭ en parolado. Tiam utilas fari ekzercojn kun movoj; unu gesto por unu silabo.
*Balbuto; persono elparolas kun haltetoj kaj ripetoj de la silaboj. Ankaŭ utilas ekzercoj kun po gesto aŭ paŝo por ĉiu silabo, aŭ spiraj ekzercoj. Kantado aŭ ĥoraj tekstoj helpas ankaŭ, ĉar la persono estas subtenata de la grupo kaj/aŭ de la melodio.
*Muteco. Ĝi ofte venas de timo sin liveri al la mondo, sin malfermi. Tiam indas labori la mem-fidon kaj helpas esti en malgranda grupo.
=== La penso-sentumo ===
 
== Vidu ankaŭ ==