Johano Paŭlo la 2-a: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota modifo de: zh:若望·保祿二世
Linio 22:
== Vivo ==
[[Dosiero:Wadowice, dom Jana Pawła II.jpg|250px|thumb|left|La Familia Domo de [[Karol Wojtyła]] en [[Wadowice]] tie li naskiĝis kaj loĝis dum juneco - nun troviĝas tie la muzeo pri lia vivo kiun vizitas jare pli ol 800 mil da vizitantoj]]
Li naskiĝis kiel '''Karol Józef WOJTYŁA''' ({{prononco|ˈkaɾɔl ˈjuzεf vɔi̯ˈtɨwa}}) en [[Wadowice]], [[Pollando]] la [[18-an de majo]] [[1920]] kiel dua filo de Karol Wojtyła (sub[[oficiro]] de [[aŭstria-hungara armeo]] kaj [[kapitano]] de pola armeo) kaj Emilia Kaczorowska (devenanta de [[metio|metia]] familio). Lia patrino naskis lin en aĝo de 36 jaroj, post 15-jara atendo por infano. Kvankam la kuracistoj atentigis ŝin pri danĝeroj de la nasko, ŝi volis naski la infanon. Ŝi mortis en 1929, kiam li estis 9-jara. Karolo junaĝe ludis en teatraĵoj kun [[Halina Kwiatkowska]], kun kiu li havis mildan rilaton. 21-jaraĝe li decidis iĝi [[pastro]].
 
Li estis juna viro, kiam [[Germanio|germanoj]] invadis lian landon, kaj poste la [[Sovetio|sovetianoj]]. En [[1942]] li decidis fariĝi [[sacerdoto]] kaj sin kaŝis en la palaco de la ĉefepiskopo de [[Krakovo]] -- kie li mem estos ĉefepiskopo post du jardekoj. Dum la milito li ankaŭ rolis en kontraŭ-naziaj teatraĵoj kaj helpis [[judoj]]n forflugi for de la nazioj. Li fariĝis sacerdoto en 1946 kaj studis kaj instruis [[filozofio]]n (kiel [[profesoro]] en [[Lublino]] kaj Krakovo). Mem li tre evoluigis [[fenomenologio]]n de [[Max Scheler]] sur katolikismo. Li kritikis [[marksismo]]n. Li fariĝis episkopo en [[1958]], [[ĉefepiskopo]] de Krakovo en 1964, [[kardinalo]] en [[1967]] kaj, fine, papo en [[1978]]. Li kiel studento lernis kaj parolis [[Esperanto]]n.