Universo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kosmologia ekesto de la universo
geometrio
Linio 19:
 
Ne estas certe, ĉu la universo eterne ekspansios aŭ iam komencos kunfali por perei en granda maleksplodo. Tio dependas de la kvanto de materio en la universo. La fiziko hipotezas, ke aldone al la konata materio ekzistas [[malluma energio]], kiu malhelpas la kunfalon.
 
== Geometrio de la universo ==
 
Ĉar la praeksploda situacio estis komplete simetria, oni povus supozi, ke la praeksplodinta universo estas globoforma. Sed ekzistas ankaŭ hipotezoj pri universo hipertora aŭ [[elipsoido|elipsoida]].
 
La surtere mezurebla geometrio estas nedistingeble simila al [[eŭklida geometrio]], kun plata spaco. En tia universo lumradio povus iri eterne kaj ĉiam pli malproksimiĝi de sia origino. Imageblas ankaŭ universoj kun kurba geometrio (ekzemple sfereca aŭ hiperboleca), en kiu lumradio povus reveni al sia origino. Simpla modelo supozas materion "malvarman" kaj "malluman" (CDM, de la [[angla lingvo|angla]] ''cold dark matter''); el ĝi rezultas eŭklida spaco, same kiel el la pli rafinita lambda-CDM-modelo, kiu konsideras la astronomiajn datenojn pri rapidiĝanta ekspansio de la universo.
 
Mezuradoj faritaj de la satelito WMAP subtenas la teorion pri elipsoida universo kaj probabligas, ke ĝia radiuso estas almenaŭ 78 miliardoj da [[lumjaro]]j.
 
== Mitoj pri la origino de la universo ==