Universo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
geometrio
hipotezo de "granda malvarmo"
Linio 2:
La '''Universo''' estas tutaĵo de ĉio, kio ekzistas. Universo estas ĉiu [[lumo]], [[materio]] kaj [[energio]] ekzistanta en la [[tempo]] kaj la [[spaco]], kune en la [[spacotempo]], laŭ la [[teorio de relativeco]] de [[Albert Einstein]]. Laŭ [[Paskalo]], la universo estas sfero, kies centro estas ĉie kaj cirkonferenco nenie. Ĝi estas samsignifa termino kiel "[[mondo]]". Oni multe disputis, ĉu la mondo estas eterna aŭ iam estiĝinta.
 
La scienca branĉo, kiu studas la eblan ekeston kaj la fundamentajn leĝojn de la evoluo de la universo, nomiĝas [[kosmologio]]. Ĝi baziĝas grandparte sur fizikaj konsideroj kaj [[astronomio|astronomiaj]] datenoj.
 
== Etimologio ==
Linio 12:
La science taksita aĝo de la universo estas 13,73 (± 0,12) miliardoj da jaroj. La diametro de la universo observebla estas almenau 93 miliardoj da [[lumjaro]]j au 8,80 × 10<sup>26</sup> metroj. Vaste akceptata bazteorio pri la estiĝo de la universo estas la teorio de [[Praeksplodo]] kun poioma plivastigo de la universo, kontraste al la teorio de statika universo. Laŭ la teorio de Praeksplodo la universo havus komencan ekzistadon dum tre mallonga tempo nomata [[tempo de Planck]] (10<sup>-35</sup> sekundo), en stato ekstrema rilate [[temperaturo]] kaj [[denseco]].
 
La teorio de Praeksplodo supozas, ke la universio ekestis el diskrevanta [[gravita singulareco|singularejo]] kaj daŭre ekspansias de tiu tempo. La teorio do ne klarigas, kial okazis la Praeksplodo kaj kio estis antaŭ ĝi, sed laŭ ĝi tempo, spaco kaj materio ekestis nur per kaj en la Praeksplodo. Do estas sensence paroli pri "tempo antaŭ la praeksplodo".
 
Dum 10<sup>&minus;43</sup> sekundoj post la Praeksplodo la fizikaj kondiĉoj en la universo estis tiom ekstremaj, ke la nunaj fizikaj leĝoj kredeble ne estis aplikeblaj; ili nur ekestis dum tiu tempo, kiu nomiĝas [[tempo de Planck]]. Do la teorio ne povas pretendi scii, kio okazis dum tiu tempo.
Linio 18:
Ĝis la 20-a jarcento multaj kredis, ke la universo estas eterna, statika kaj space [[senfineco|senfina]], do ĉiam ekzistis en la nuna formo. Tio tamen ne povas esti, ĉar en tia universo la nokta ĉielo devus esti tagece luma, ĉar ĉiudirekte estus iu stelo (eĉ se tre fora). Krome ne ekzistas konata mekanismo por eterne produkti la energion necesan por lumantaj steloj.
 
Ne estas certe, ĉu la universo eterne ekspansios aŭ iam komencos kunfali por perei en granda maleksplodo. Tio dependas de la kvanto de materio en la universo. La fiziko hipotezas, ke aldone al la konata materio ekzistas [[malluma energio]], kiu malhelpas la kunfalon. Eble la universo senfine ekspansios kaj dume konsumos la energion enhavatan en siaj moviĝo, radiado kaj materio; tiam ĝi finiĝos en sceno de "granda malvarmo".
 
== Geometrio de la universo ==