Hindustana lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota aldono de: lv:Hindustāņu valoda
oficialeco
Linio 37:
 
Barataj filmoj produktataj en [[Mumbajo]] klopodas uzi iom neŭtralan hindustanan lingvaĵon por havi pli grandan merkaton. Pakistanaj filmoj, produktataj precipe en [[Lahore]], koncentriĝas al la urdua formo. En titoloj kaj [[subteksto]]j okazas, ke aperas [[latina alfabeto|latinlitera]] transskribo aldone al la nagaria kaj araba formoj.
 
== Oficialeco ==
La hindia estas unu el la 23 oficialaj lingvoj de [[Barato]]. Ĝi krome estas oficiala en 9 el la 28 barataj subŝtatoj kaj tri uniaj teritorioj ([[Delhio]], [[Ĉandigaro]], [[Andamanoj kaj Nikobaroj]]).
 
La urdua estas unu el la oficialaj lingvoj de Pakistano kaj oficiala en jenaj barataj subŝtatoj: [[Andra-Pradeŝo]], [[Biharo]], [[Ĝamuo kaj Kaŝmiro]], [[Delhio]], [[Utarakando]] kaj [[Utar-Pradeŝo]].
 
En [[Fiĝio]] estas oficiala la [[fiĝa hinda lingvo]], kutime skribata per [[latina skribo|latinaj literoj]] aŭ nagario. Ĝi ne estas identa al la hindustana, tamen grandparte interkomprenebla.
 
== Uzataj skribsistemoj ==
Linio 307 ⟶ 314:
== Bazara hindustana ==
 
La vorto ''hindustana'' (lingvo) foje estas uzata por dialektoj kaj ĉiutagaj variaĵoj de la hindia kaj urdua lingvoj kontraste al la normaj. Ĉi tiun sencon emfazas la termino "bazara hindustana", lingvo strata aŭ bazara. Tiusence la hindia kaj la urdua estas [[lingvotavolo|tavoloj]] de la hindustana.
 
Ĉi tiun sencon emfazas la termino "bazara hindustana", lingvo strata aŭ bazara. Ĝi estas uzata kiel [[lingvafrankao]] kaj emas neglekti fleksion cele al pli vasta komprenebleco. Ĝi havas trajtojn de [[piĝino]].
 
== Diasporaj parolantoj ==
 
Per migrado de sia parolantoj la hindustana atingis ankaŭ aliajn landojn. Nombre signifaj parolantaroj ekzistas en
* [[Sudafriko]] (ĉ. 900.000)
* [[Maŭricio]] (ĉ. 700.000)
* [[Bangladeŝo]] (ĉ. 350.000)
Krome la lingvo estas uzata de malgrandaj komunumoj en la Amerikoj, [[Karibio]], [[Eŭropo]] kaj [[Afriko]].
 
{{ĝermo|lingvo}}