Statuto de UEA: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Regularoj kaj statutoj ĝis 1920: +celoj en unua regularo 1908
→‎Statuto de 1934: +teksto pri Celoj
Linio 41:
 
(Teksto de la statuto: Universala Esperanto-Asocio: ''Statuto'', Ĝenevo 1934.)
 
====Celoj en 1934====
 
La statuto de 1934 difinas la celojn jene (laŭvorte<ref>[http://commons.wikimedia.org/wiki/File:1934_statuto_de_uea_02.JPG Statuto de UEA, p.3] ; [http://eo.wikisource.org/wiki/Arkivo_de_UEA_Statuto_1934/Celoj_kaj_principoj teksta versio]</ref>):
 
" '''I. Celoj kaj principoj'''
 
1. Sub la nomo ''Universala Esperanto-Asocio'' ekzistas asocio, fondita en 1908, kiu celas:
* disvastigi la uzadon de la internacia helplingvo Esperanto;
* plifaciligi la ĉiuspecajn moralajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, sen diferenco pri raso, nacieco, religio aŭ lingvo;
* krei internaciajn servojn uzeblajn de ĉiuj homoj, kies intelektaj aŭ materiaj interesoj celas trans la limoj de ilia genta aŭ lingva teritorio;
* kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvigi ĉe ili la komprenon kaj estimon por fremdaj popoloj.
2. Laŭ la interkonsento de la 25a Universala Kongreso de Köln, la 4an de Aŭgusto 1933, Universala Esperanto Asocio [tiel!] estas la tutmonda organizaĵo esperantista por atingi la ĝeneralan disvastiĝon de la lingvo Esperanto.
 
Ĝi reprezentas la internacian movadon, fiksas ĝiajn taskojn kaj gvidas la rilatajn laborojn;
 
ĝi zorgas pri la reciproka informado kaj kunagado de la esperanto-societoj, organizas la Universalajn Kongresojn kaj aranĝas teknikojn konferencojn. (...)"
 
Kompare kun la "regularo" de 1908 aldoniĝis pluraj celoj kaj taskoj:
* disvastigi la uzadon de Esperanto,
* krei servojn (sed tion UEA praktike jam faris ekde la eldono de la unua jarlibro en 1908)
Krome UEA estas "la tutmonda organizaĵo esperantista por
*atingi la ĝeneralan disvastiĝon de la lingvo Esperanto".
 
=== Statuto de IEL 1937 ===