Navigado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 24:
 
== Tradicia navigado ==
Por tradicia navigado oni uzas kompason kaj mezurilon por la trapasotatrapasita distanco.
Ankaŭ oni bezonas mapon de la regiono, kie oni troviĝas.
 
Oni notas, de kie oni komencas la vojaĝon. Kaj oni notas la direkton kaj la rapidecon de la moviĝo. En la mapon oni endesegnas per linio tiun vojon. La longeco de tiu linio estas rapideco multobligita per la tempo pasita. Je la fino de tiu linio estas la loko, kie oni nun estas. Tiun lokon la ŝipisto nomas la taksitan lokon. La vera loko povas esti iom alia, ĉar vento kaj akvofluo povas ŝovi la ŝipon iom alien. La ŝipisto provas taksi tiujn influojn kaj fiksas korektitan taksitan lokon.
 
Se kondiĉoj ŝanĝiĝas, eble ventodirekto, ventoforto aŭ rapideco, la ŝipisto aldonas novan linion al la unua. Post kelkaj tagoj tiel estas sur la mapo serio de linioj kaj serio de taksitaj lokoj. La fina taksita loko povas esti en granda distanco de la vera loko. Tio povas esti danĝera.
 
== Astronomia navigado ==