Filipina lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Filipina lingvo''' estas sublingvo de la [[tagaloga lingvo|tagaloga]], kaj estas la [[nacia lingvo|nacia]] kaj oficiala lingvo (kun la angla) de la [[Filipinoj]]. Ĝi estas ano de la [[Aŭstronezia lingvaro|Aŭstronezia]] lingvofamilio.
 
La 13-an de novembro en [[1937]] fondis la unua nacia ensemblo de la Filipinoj, la Instituto por la Nacia Lingvo ''(Surian ng Wikang Pambansa)'', kiu difinis por tio la tagalogan lingvon kiel bazon de la nova nacia lingvo. Post kvereloj kun reprezentantoj de la aliaj regionaj lingvoj en la 1950-aj jaroj, oni alinomis la lingvon [[1961]] (laŭ aliaj fontoj en 1956) al ''Pilipino''. En [[1978]] ricevas la lingvo sian hodiaŭan nomon ''Filipino'' (filipina lingvo) kaj ĝi estis difinita kiel lingvo de la instruado en ĉiu publika lernejo. Kompreneble hodiaŭ ekzistas ankoraŭ grupoj, kiuj ne akceptis la decidon kaj rifuzas uzi la filipinan lingvon, ekz. en la ĉirkaŭaĵo de Legazpi, kie oni parolas en la tradicia [[bikolanabikola lingvo]].
 
Dum evoluigo de la nacia lingvo, verkis [[Lope K. Santos]] la [[Balarila ng Wikang Pambansa]]-on kaj enkondukis la [[aboco]]n kun 20 literoj, en kiu ĉiu litero reprezantas nur unu elparolon. La 20 literoj de la aboco (filipine Abakada) ''a b k d e g h i l m n ng o p r s t u w y''. La Instituto por la Nacia Lingvo de Filipinoj prezentis la novan lingvon en [[1973]]. Kiam la lingvo evoluis al ''pontolingvo'' de la insulo, ĝi transprenis multajn vortojn el la diversaj filipinaj regionaj lingvoj. En [[1976]] konsistis la aboco el 31 literoj – inkluzive la 26 literojn de la [[angla lingvo]] plus la hispanajn literojn ''ñ'', ''ll'',''rr'' kaj ''ch'' kaj la [[Tagaloga lingvo|tagalogan]] ''ng''. En [[1987]], la aboco estis denove tralaborita kaj oni forigis la hispanaĵojn ''rr'', ''ll'' kaj ''ch'' kaj tiel restis 28 literoj.