Forta nuklea forto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
aldono, korekto de la relativa forteco laŭ la germana vikipedio
aldono pri distingo, bildo pri potencialoj
Linio 1:
La '''forta nuklea forto''' aŭ '''forta interago''' estas tiu [[fundamenta forto]], kiu kuntenas la [[nukleo]]jn de [[atomo]] kontraŭ la peno de la [[elektromagneta forto]] disigi ilin. Ĝi estas unu el la kvar (aŭ tri) [[fundamenta forto|fundamentaj fortoj]] de [[fiziko]].
 
La teorio de la [[kvarkoj]] diras, ke tiu interago kuntenas ankaŭ la kvarkojn interne de [[nukleono]] ([[protono]] aŭ [[neŭtrono]]), kaj ke la klasika forta interago estas nur reziduo el tiu forto, efikanta inter nukleonoj. Por distingi la du aspektojn oni nomas la klasikan fortan interago "rezidua forta interago".
 
== Etimologio ==
Linio 11 ⟶ 13:
* 10<sup>41</sup>-oble tiom forta kiom la gravito
 
[[Dosiero:Neutron_QCD_Animation.gif|eta|Ekzemplo: Gluonoj kuntenas la kvarkojn en neŭtrono]]
== Historio ==
La ekziston de la forta nuklea forto konjektis [[Enrico Fermi]] en la [[1930-aj jaroj]], kiam li laboris pri la [[malforta nuklea forto|malforta interago]]<ref>{{Citaĵo el la reto | url=http://www-news.uchicago.edu/fermi/Group19/enricofermi/teoriafermi.htm| titolo = La teoria di Fermi | alirdato = 2012-12-01 | aŭtoro = | dato = 2003-04-23 | formato = HTML | eldonisto = Universitato de Chicago | lingvo = it}}</ref>. [[Hideki Yukawa]] postulis, ke la interagon efikas nova partiklo, la [[piono|π-mezono]]. En [[1964]] [[Murray Gell-Mann]] kaj [[George Zweig]] proponis, ke [[mezono]]j kaj [[bariono]]j konsistas el kvarkoj; en 1965 sekvis la enkonduko de nova partikla eco, nomata "koloro". En 1968/9 eksperimentoj ĉe la esplorejo SLAC ([[Stanford Linear Accelerator]]) trovis pruvojn pri la fakta ekzisto de kvarkoj.
 
== Atomaj nukleoj ==
[[Dosiero:Neutron_QCD_AnimationYukawa_coulomb_compare.gifsvg|eta|Ekzemplo:Yukawa-potencialo Gluonoj(verda) kuntenaskompare lakun kvarkojnkulomba enpotencialo neŭtrono(ruĝa)]]
Laŭ la [[kvantuma kolordinamiko]] la forta nuklea forto efikas inter [[kvarko]]j interne de [[nukleono]]j, kiuj konsistigas la nukleojn de [[atomo]]j. La perantaj virtualaj [[partiklo]]j estas nomataj [[gluono]]j; ilin karakterizas konservata (neperdebla) valoro nomata [[kolora ŝargo]] (kiu neniel rilatas al la koloroj de [[optiko]]). Ekzistas ok specoj de gluonoj, kiuj transportas koloran ŝargon inter kvarkoj kaj povas ankaŭ interagi inter si reciproke.
 
Interne de nukleonoj la kolora ŝargo de la kvarkoj ĉiam sume nuliĝas. Tamen pro nekompleta ekvilibreco de la kvarkaj ŝargoj ekzistas resta interago inter nukleonoj, kiu konsistigas la fortan nuklean forton. Ĝi efikas ĝis distanco de ĉirkaŭ 2,5 femtometroj; trans tiu distanco ĝin superas la elektra forto. Tial la forta nuklea forto kapablas kunteni malgrandajn nukleojn (kvankam ili enhavas elektre ŝargitajn [[protono]]jn, kiuj forpuŝas sin reciproke), sed ne tre grandajn, kiuj do estas [[radiaktiveco|malstabilaj]].
 
La kialo, ke la elektra kaj la forta interagoj rilatas tiom malsame laŭ distanco ''d'', estas, ke la elektra forto havas [[Kulomba leĝo|kulomban potencialon]], en kiu la forto malkreskas laŭ 1/''d'²; la forta interago havas Yukawa-potencialon, kies konduto estas pli komplika, sed kiu koncentras la forton al mallongaj distancoj.
 
La gluonoj, kiuj peras la interagon interne de la nukleonoj, ne ekzistas ekstere. La interagon inter la nukleonoj en nukleo peras la [[piono||π-mezono]],