'''Ernest NAVILLE''' ({{dato|13|septembro|1816}} –– {{dato|3|majo|1909}}) [navij] estis franclingva [[svisa esperantisto]]. Li estis [[filozofo]] kaj kelkan tempon [[Universitato de Ĝenevo|universitata]] profesoro en [[Genève]]. Unu e1 la malmultaj scienculoj, kiuj en la 19-a jarcento atentis Esperanton. En [[1899]] li sendis gravan raporton al la [[Franca Akademio de sciencoj]], kies membro li estis, pri la lingvo internacia, kaj konkludis tute favore al E. Eĉ 88-jara li parolis por Esperanto en la filozofia kongreso en Genève. Lia verko „Devo“ aperis en Esperanta traduko de Antido (pseudonimo de [[René de Saussure]]).