Erich Pommer: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Filmoj (elekto): kun ligo al "Metropolis"
JagRoBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto forigis superfluajn nomigojn de ligiloj
Linio 19:
En la [[unua mondmilito]] li ricevis la feran krucon duaklasan. Post vundiĝo li produktis ekde [[1917]] semajnajn raportojn kaj poste laboris kiel estro de la filmsekcio de la cenzurejo de la militadministracio en [[Rumanio]].
 
Post la merĝo en 1919 de Decla kun la Meinert-Filmo-Gesellschaft, [[Rudolf Meinert]] gvidas produktadon kaj Erich Pommer prenas respondecon de reprezentado eksterlande. Produktado de Decla fariĝas pli ambicia. Estas kreitaj la markoj "Decla Abenteuerklasse", produktanta, inter aliaj, filmo de [[Fritz Lang]] ''[[La Araneoj (filmo)|La Araneoj]]'' (1920), kaj "Decla Weltklasse", produktanta ''[[Das Cabinet des Dr. Caligari|La Kabineto de d-ro. Caligari]]'' (1919), sub la reĝisorado de [[Robert Wiene|Robert Wiene]].
 
Decla kombiniĝis kun germana Bioskop AG por krei la Decla Bioskop AG, kaj tiel fariĝis en 1920 la dua plej granda germana filmo-firmao post [[Ufa]]. Decla posedas studion en Neubabelsberg kaj kineja ĉeno. En intervjuo en 1922, Pommer deklaris ke la internacia sukceso de la germanaj filmoj devus esti ligita al la produktado de kvalitaj filmoj.