Erich POMMER (naskiĝis la 20-an de julio 1889 en Hildesheim, Germanio; mortis la 8-an de majo 1966 en Los Angeles, Usono) estis germana kinproduktoro. Per la filmoj Metropolis kaj La blua anĝelo kun Marlene Dietrich li eniris la kinohistorion.

Erich Pommer

German-usonana filmprodukisto
Persona informo
Naskiĝo 20-a de julio 1889
en Hildesheim, Germanujo
Morto 8-a de majo 1966
en Los Angeles, Usono
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioUsono
Memorigilo Erich Pommer
Familio
Frat(in)o Albert Pommer
Okupo
Okupo filmproduktorofilmreĝisoroproduktoro
vdr

Vivo redakti

 
Memortabulo en la familia domo en Hildesheim

Erich Pommer, filo de la teksaĵvendisto Gustav Pommer kaj de ties edzino Anna naskiĝinta Jacobson, naskiĝis la 20-an de julio 1889 en Hildesheim, Germanio. En la jaro 1896 la familio translokiĝis al Göttingen, kie la patro estris la konservofabrikon Göttinger Conservenfabrik. En 1905 la familio translokiĝis al Berlino.

Tie Erich Pommer edukiĝis pri komerco kaj iĝis en 1907 vendisto en la berlina filio de la franca entrepreno Gaumont. En 1910 li transprenis la estrecon de la Gaumont-filio en Vieno. Post sia militservo en 1912, li dungiĝis ĉe la franca filmentrepreno Eclair kaj fariĝis ties reprezentanto en Vieno kaj ekde 1913 en Berlino. Sub direkto de Pommer, la firmao komencas la produktadon de filmoj kiel Das Geheimnis der Lüfte (La Mistero de la Aero). Aliaj 5 filmoj sekvis en 1915.

En la unua mondmilito li ricevis la feran krucon duaklasan. Post vundiĝo li produktis ekde 1917 semajnajn raportojn kaj poste laboris kiel estro de la filmsekcio de la cenzurejo de la militadministracio en Rumanio.

Post la merĝo en 1919 de Decla kun la Meinert-Filmo-Gesellschaft, Rudolf Meinert gvidas produktadon kaj Erich Pommer prenas respondecon de reprezentado eksterlande. Produktado de Decla fariĝas pli ambicia. Estas kreitaj la markoj "Decla Abenteuerklasse", produktanta, inter aliaj, filmo de Fritz Lang La Araneoj (1920), kaj "Decla Weltklasse", produktanta La Kabineto de d-ro. Caligari (1919), sub la reĝisorado de Robert Wiene.

Decla kombiniĝis kun germana Bioskop AG por krei la Decla Bioskop AG, kaj tiel fariĝis en 1920 la dua plej granda germana filmo-firmao post Ufa. Decla posedas studion en Neubabelsberg kaj kineja ĉeno. En intervjuo en 1922, Pommer deklaris ke la internacia sukceso de la germanaj filmoj devus esti ligita al la produktado de kvalitaj filmoj.

Laborante por Paramount Pictures en Usono, Pommer produktis du filmojn en kiuj ĉefrolis Pola Negri, en 1927. Post mallonga periodo ĉe MGM, Pommer revenis al Ufa. De Usono, Pommer alportis organizan kaj teknikajn novaĵojn. Pommer estis ankaŭ pioniro de versioj en multoblaj lingvoj. Lia produktado akiras grandajn sukcesojn en la sekvantaj jaroj, inter kiuj ĉefas la filmo de Joseph von Sternberg Der Blaue Engel (La Blua Anĝelo) (1930), en kiu ĉefrolis Marlene Dietrich.

Ekzilo kaj fina reveno redakti

En la kuro de "Arisierung" ("Arjigado") en Germanio dum la fruaj monatoj de la Nazia reĝimo en 1933, Ufa revokis kontrakton de Pommer kaj li estis devigita labori eksterlande, unue en Parizo, kie li produktas verkojn de Max Ophüls kaj Fritz Lang, poste en *Hollywood. En 1936, li laboras en Britio por Alexander Korda (Fajro Super Anglio, 1937). En 1937 li formis produktadan firmaon, la Mayflower Corp., kun Charles Laughton. Ilia unua filmo, Ŝipo de Kolerego (1938) (The Beachcomber) estis la ununura provo de Pommer ĉe la reĝisorado. En 1938, li produktis Trotuaroj de Londono direktita de Tim Whelan en kiu ĉefrolis Laughton kaj Vivien Leigh) kaj en 1939 la filmo de Alfred Hitchcock Jamajka Gastejo kun Laughton denove.

En 1939 li subskribis kontrakton kun la RKO, en Hollywood. Fariĝante grave malsana en 1941 (li suferis koran atakon), lia kontrakto kun RKO ne estis renovigita. Financaj malfacilaĵoj de Pommer devigis lin kaj lian edzinon, labori en porcelana fabriko. Pommer fariĝis usona civitano en 1944.

En 1946, Pommer revenis al Germanio, kie li fariĝis la plej altranga filma oficiro de la usona militista departemento responda por la reorganizado de la germana filma industrio kontrolanta la rekonstruon de studioj kaj asignanta produktadajn licencojn. Post polemiko, en 1949 Pommer eksiĝas el la posteno kaj revenas al Usono.

En 1951 li komencis la ""Intercontinental Film GmbH"" en Munkeno, kiu faris plurajn filmojn. Tamen, li baldaŭ revenis al Kalifornio, kie li forpasis.

Filmoj (elekto) redakti

Premioj redakti

  • 1940: Ora pokalo de la Universitato de Novjorko
  • 1953: Deutscher Filmpreis, pro produktado de Nachts auf den Straßen
  • 1956: Ora Globo por plej bona eksterlanda filmo pro Kinder, Mütter und ein General

Bibliografio redakti

  • Wolfgang Jacobsen, Erich Pommer. Ein Produzent macht Filmgeschichte. Berlin 1989

Eksteraj ligiloj redakti