Robert WIENE (n. la 27-an de aprilo 1873 - m. la 16-an de junio 1938) estis grava germana reĝisoro de la periodo de mutaj filmoj.

Robert Wiene
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aprilo 1873 (1873-04-27)
en Breslaŭo, Germana Regno
Morto 15-an de julio 1938 (1938-07-15) (65-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo kancero
Tombo Pariza tombejo de Bagneux
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Hungario • Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktoroaktoro • reĝisoro
vdr

Robert Wiene naskiĝis en Breslau (tiam en germana Silezio), kaj estis la filo de la populara teatraktoro Conrad Wiene. Lia plijuna frato ankaŭ fariĝis aktoro, sed Robert unue studadis juron en la universitato de Berlino. Lia unua apero en filmo okazis en 1912, en Die Waffen der Jugend.

Liaj plej memoreblaj filmoj estas la hororfilmo Das Cabinet des Dr. Caligari kaj kinadapto de la romano Krimo kaj Puno. Ambaŭ filmoj ege influis tiutempan germanan kinon. Wiene mortis en Parizo pro kancero, nur dek tagojn antaŭ la finpretigo de spionfilmo, Ultimatum. La filmo estis finita de amiko de Wiene, Robert Siodmak.

Eksteraj ligiloj redakti