Pulma embolio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Pulma embolio''' aŭ pulma embolozo estas [[embolio]] (baraĵo) de pulma [[arterio]] ([[Latino|latine]]:''arteria pulmonalis''), pro kio la de ĝi prizorgata pulmhisto ne aŭ nur parte estas provizata per sango. Tio havas negativajn sekvojn por la oksigenliverado al la [[pulmo]], por la trafita parto de la pulmo mem, kaj -okaze de tre grandaj baraĵoj- por la koro. La baraĵo preskaŭ ĉiam konsistas el [[embolo]], kvankam sub tre specialaj kondiĉoj aliaj embolioj povas okazi (ekz. per aero)
==Kaŭzoj==
La kaŭzo de pulma embolio plej ofte estas [[trombozo]] kiu ekestas en la arterioj de la femuro aŭ en la subventro. Tiuj sangokoagulaĵoj povas malfiksiĝi kaj poste atingi la pulmojn tra la koro. Trombozo kaj pulma embolio oni konsideras kiel malsano.
Ĉe kelkaj malsanoj , kiel [[kancero|kancera]] [[tumoro]] kaj post gravaj operacioj, speciale en la ventro, pli facile ekestas trombozo pro kio tiuj pacientoj havas pli grandan eblon por evoluigi pulman embolion.
Gravaj aŭ ripetaj pulmaj embolioj povas esti fatalaj: precipe la tiel nomata 'rajdista embolo', ĉe kiu granda sangokoagulaĵo baras samtempe ambaŭ pulmarteriojn, kondukas al kompleta kaj tuja ĉeso de la pumpado de la koro kun subita morto kiel ebla sekvo. Alie ol oni ofte pensas embolioj preskaŭ neniam venas el arterioj sub la nivelo de la genuo, la loko kie oni tamen plejofte perceptas la simptomojn de trombozo.
 
==Simptomoj==
{{ĝermo}}
Tre ofte malmultaj simptomoj, precipe ĉe etaj embolioj. Pulma embolio estas sendube unu el la plej mistrafitaj [[diagnozo]]j.
* [[Angoro]] ([[dispneo]])
* [[Doloro]], rilate al la spirado
* subite ekestanta [[tuso]]stimulo
* Eta leviĝo de la korpa temperaturo (malforta [[febro]])
 
==Diagnozo==
La [[elektrokardiogramo]] ofte donas, precipe ĉe grandaj embolioj, nerektajn indikojn pro troŝarĝo de la dekstra duono de la koro, en la [[sangogaso]]j ofte okulfrapas malalta pCO<sub>2</sub> ĉe preskaŭ normala pO<sub>2</sub> . (La paciento [[hiperspirado|ekhiperspiras]] por niveligi sian O<sub>2</sub> )
 
Por la radiologie konstato antaŭ oni uzis [[angiografio]]n, tiu apliko grandparte estas forlasita. Nuntempe la [[ora normo]] estas komputila [[skano]] de la torako, dum ankaŭ ventoladoperfuza skano estas konsiderinda diagnozilo. La mezurado de [[D-dimero]] en la sango ofte ankaŭ estas farita, tamen tio estas [[akuta fazo proteino]] kaj pro tio nespecifa, ĉar ankaŭ ĉe [[pulmito]]j ĝi estas altigita.
 
==Flegado==
Pulma embolio estas flegata de [[pneŭmologo]] aŭ [[specialisto pri internaj malsanoj]] en hospitalo per kontraŭ-koaguliĝiloj ([[kumarino|kumarinaj]] derivaĵoj aŭ bas-molekula [[heparino]]). La flegado estas celata al prevento de novaj embolioj; al la jam estiĝintaj plejofte nemulte fareblas. Oni esploras la eventualajn kaŭzojn kaj la paciento devas uzi dum kelkaj monatoj [[kontraŭ-koagulaĵo]]n post tia episodo; ĉe ripetaj pulmaj embolioj eĉ dumviva uzo plejofte necesas.
 
[[Kategorio:Medicino]]
 
[[de:Lungenembolie]]
[[en:Pulmonary embolism]]
[[es:Tromboembolismo pulmonar]]
[[eu:BTE]]
[[ko:폐색전증]]
[[nl:Longembolie]]
[[it:Embolia polmonare]]
[[pt:Embolia pulmonar]]