[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Eŭtanazio
Mortpuno
Linio 69:
* Vidu la pli detalan artikolon [[eŭtanazio]].
Eŭtanazio estas ago por intence plifruigi la morton de homo, kies pluvivon li mem aŭ aliaj konsideras nedezirebla. Ĉar la rajto je vivo estas [[homaj rajtoj|homa rajto]], oni konsideras, ke maksimume la deziro de la homo mem povas pravigi eŭtanazion, kiu tiaokaze estas "helpo je sinmortigo".
 
=== Mortpuno ===
* Vidu la pli detalan artikolon [[mortpuno]].
La mortpuno punas krimon per mortigo de la kriminto. Kvankam ĝi kontraŭas la [[Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj|deklaracion de la homaj rajtoj]], pluraj ŝtatoj en la mondo [[nun en 2012|ankoraŭ]] aplikas ĝin.
 
La mortpuno distingiĝas de aliaj punoj per kelkaj bazaj ecoj: Ĝi absolute malhelpas plian krimadon de la punito, ĝi ŝparas al la socio la kostojn por teni lin en prizono, kaj ĝi estas ne malfarebla aŭ kompensebla en la okazo de eraro. Kontraŭantoj de la mortpuno argumentas, ke per ĝia apliko la socio perdas sian moralan avantaĝon super la krimuloj, nome ke ĝi sentas sin ligita al [[etiko|etikaj]] principoj.
 
=== Ludoviko Zamenhof pri morto ===