Oomoto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: ko:오모토교
Linio 125:
La centro de UHA troviĝas en [[Kameoka]], [[Kioto-hu]].
 
=== 1925-1932= ==
Oomoto aktive misiis en la okcidento kun la Pariza oficejo kiel bazo, fondita de [[Koogecu Niŝimura]]. La celo estis eldoni presaĵojn kaj organizi prelegojn, kaj tiel disvastigi la kredon ke Deguĉi Onisaburo estas savanto kun Dia misio. Oni invitis unuopulojn aliĝi al U.H.A. aŭ al Oomoto, kaj oni klopodis organizi lokajn paroĥojn, ”filiojn”, kaj konstrui sanktejon, ”La Domon de Homamo”. Ĝis 1932 375 personoj en 31 landoj donacis monon al la sanktejo, sed montriĝis ke nur malmultaj eŭropanoj - eble dekkelk - vere opiniis ke ili estas Oomotoanoj. La kaŭzo de tio estis ke mankis komuneco en paroĥoj, dogma scio kaj scio pri kiel observi la ritojn de Oomoto inter la Eŭropanoj kiuj aliĝis al Oomoto. La Eŭropaj Oomotanoj ankaŭ loĝis dise, sen eblecoj havi personan kontakton unu kun la aliaj. La doktrino de Oomoto ne donis alternativon al kristaneco, ĉar ĝi ne donis respondon al la demandoj, kiujn la Eŭropanoj renkontas en kristanismo, ekzemple pri la rilatoj inter Dio kaj homo kaj pri etikaj demandoj. Ĝi ankaŭ ne donis alternativojn al kristanaj ritoj aŭ al kristana paroĥa komuneco. La doktrino de Oomoto anstataŭ tio temis pri la metafizika strukturo de la mondo, politiko kaj ŝanĝiĝo en la mondo, kiu devos komenciĝi en Japanio.
 
 
== 1933 ĝis nun ==
 
[[File:Head office of Oomoto at Kameoka, Japan.JPG|thumb|Centra oficejo de Oomoto en [[Kameoka]] kaj monumento "Unu Dio, Unu Mondo, Unu Interlingvo"]]
Kun interrompo dum la jaroj 1935-1950 - t.e. la jaroj inter la persekutoj dum la dua Oomoto-afero kaj la dua mondmilito - Oomoto daŭre uzis Esperanton en siaj internaciaj kontaktoj. Oni eldonis la revuojn Oomoto kaj/aŭ Oomoto Internacia, multajn librojn kaj ankaŭ regule organizis fakkunsidojn en [[Universala Kongreso de Esperanto|Universalaj Kongresoj de Esperanto]] kaj en aliaj aranĝoj, kie Esperanto estas uzata. Post 1954 la priskribo en la revuoj pri Onisaburo kiel savanto preskaŭ tute malaperis kaj ĝenerale humana mesaĝo pri paco, internacia kunlaboro, arto kaj kulturo prenis la ĉefan lokon. Ŝajnas ke Oomoto, ekde 1997, kiam oni komencis eldoni la sanktajn skribaĵojn de Oomoto libroforme en Esperanto kaj en la portugala, denove komencas agi pli aktive por misii. La publikigo ankaŭ estas konsiderata kiel parto de la bona elfluo, kiu devas veni de Oomoto, laŭ la ideo pri Oomoto kiel ’modelo’ por la mondo.