Lingva Komitato: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 43:
=== Sekcio de Gramatiko ===
La Sekcio de Gramatiko estis unue prezidita de [[Antoni Grabowski]] kaj poste, en 1924, de [[Walter Lippmann]]. Ne estis konstanta personaro en tiu sekcio, kiu mem ne efektivigis specialan laboron. Nur la sekcio kolektis kaj plej ofte publikigis en ''Oficiala Gazeto'' ĝis 1914 la verkojn de LK-anoj pri temoj, kiuj interesis ilin. Jen la ĉefaj el tiuj verkoj:
* 1910. [[J. W. Eggleton|Eggleton]], pri la prepozicio al; Saussure pri derivado; Hankel pri Gramatiko pli detala; Höveler pri uzo kaj signifo de prepozicioj.
* 1911. Saussure: logika bazo de vortfarado; Zamenhof, pri participa substantivo, nomoj de landoj, okupita kaj okupata, daŭri kaj ĉesi.
* 1912. Artikoloj pri senco de la participa sufikso; pri akuzativo post anstataŭ; pri vortoj kun ĉi; pri senco de ŝati; pri elparolo en teorio kaj praktiko; pri uzado de ambaŭ; pri senco de certa; pri plena vortarego: pri duoblaj konsonantoj.