Milita stato en Pollando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
kompletigo laŭ pola vikipedio
Linio 2:
 
==Reprezalioj==
Dum la unua semajno de la milita stato en malliberejoj kaj internigejoj ektroviĝis ĉ. 5000 personoj. Entute, oni internigis ĉ. 10 000 en 49 izolejoj en la tuta [[Pollando]]. Ili estis ĉefe gvidantoj de Sendependa Aŭtonomeca [[Sindikato]] [[Solidareco (Pollando)|"Solidarność"]], [[sperto|spertuloj]] kaj ligitaj kun ĝi intelektuloj (i.a. dum la ondo de arestadoj oni fermis daŭrantan en [[Varsovio]] Kongreson de la Pola Kulturo) kaj agantoj de demokrata [[opozicio (politiko)|opozicio]]. Al 4000 personoj, ĉefe gvidantoj kaj partoprenantoj de la strikoj kaj protestoj, jam la 24-an de decembro [[1981]] oni prezentis prokurorajn akuzojn kaj kondamnis al puno de karcero. La plej altan verdikton ricevis bibliotekistino Ewa Kubasiewicz, kondamnita de la Juĝo de Mararmeo al 10 jaroj de malliberiĝo pro organizado de striko en Supera Marlernejo en [[Gdynia]]. Ĝis 7 jaroj de kancero oni kondamnis 4 gvidantojn de la [[Konfederacio de Sendependa Pollando]], kies proceso komenciĝis antaŭ la 13-a de decembro. Ĝenerala praktiko estis maldungo de solidarecaj agantoj kaj devigo al el[[migrado]] el la lando. Entute [[elmigrado|elmigris]] ĉ. unu miliono de [[poloj]].
 
La 28-an de decembro, post likvido de la lastaj strikoj en [[minejo]] "Piast", oni maldungis 2000 laboristojn. La 31-an de aŭgusto 1982, dum protestoj okaze de la dua datreveno de la [[Strikoj en la Pola Marbordo|aŭgustaj interkonsentoj]], en 34 vojevodioj oni arestis pli ol 5000 personojn – 3000 estis akuzitaj kaj 126 juĝitaj. 800 ĵurnalistojn oni forĵetis de la laboro. Kelkaj gazetoj estis likviditaj, kiel "Kultura" aŭ "Czas". Oni punis organizaĵojn de studentoj, verkistoj kaj artistoj, kiuj ne volis subordiĝi. La 5-an de januaro 1982 estis malfondita Sendependa Asocio de Studentoj (multaj membroj arestitaj), la 20-an de marto 1982 oni likvidis Asocion de Polaj [[ĵurnalisto|Ĵurnalistoj]], en 1983 Asocion de Polaj [[Artisto]]j Plastikistoj, Asocion de Polaj [[Literaturo|Literaturistoj]] kaj estararon de pola [[PEN-klubo internacia|PEN Klubo]]. Reprezalioj kontraŭ intelektuloj, manko de materiaj perspektivoj kaj politika libereco kaŭzis elmigradon de miloj da [[sciencisto]]j, [[kuracisto]]j, [[inĝeniero]]j. Entute [[elmigrado|elmigris]] ĉ. unu miliono de [[poloj]].
 
En 2006 [[Instituto pri Nacia Memoro]] pritaksis nombron de mortaj viktimoj de la milita stato (ekde la 13-a de decembro 1981 ĝis la 22-a de julio 1983), kiuj estis mortigitaj dum strikoj kaj manifestacioj je 56 personoj. Tuta nombro de la viktimoj en la jaroj 1981-1989 egalas al ne malpli ol 91 personoj, kion fiksis esploranta [[krimo]]jn de la milita stato Eksterordinara Parlamenta Komisiono en la jaroj 1989-1991. Oni tamen ne klarigis ĉ. 90 kazojn de sekretaj politikaj [[murdo]]j faritajn antaŭ kaj post 1989.
 
==Akuzo de 2007 kontraŭ organizantoj de la milita stato==
La 17-an de aprilo 2007 [[Instituto pri Nacia Memoro]] finis plurjaran enketadon kontraŭ organizantoj de la milita stato – [[Wojciech Jaruzelski]] kaj [[Czesław Kiszczak]] (entute kontraŭ 9 personoj). Wojciech Jaruzelski estis de IPN akuzita pri [[kumunista krimo]] konsistanta en gvidado de "krimeca asocio kun armita karaktero, celanta fari [[krimo]]jn", kaj ankaŭ pri instigo de la membroj de tiutempa Ŝtata Konsilantaro al enkonduko de dekretoj pri la milita stato malgraŭ valida [[Konstitucio]].
 
Akto de akuzo estis la 14-an de majo 2008 redonita pro "esencaj enketo-mankoj". Juĝistino opinis, ke IPN ne plenumis "tipajn enketo-procedojn", opinioj de spertuloj estas "neplenaj, neaktualaj kaj kontraŭstaraj", kaj ankaŭ "disirantaj koncerne minacon de interveno de [[Sovetunio]]". La Juĝejo rekomendis i.a. establon de aro de kompetentaj [[historiisto]]j, opiniante, ke IPN tion de faris.
 
==Kalendaro==
Linio 37 ⟶ 46:
* la 21-a de decembro 1981
 
- la pola ambasadoro en [[Usono]] [[Romuald Spasowski]] petas politikan [[azilo]]n. Milita juĝo kontumace kondamnas lin poste al [[mortpuno]].
 
* la 23-a de decembro 1981
Linio 47 ⟶ 56:
- La pola ambasadoro en [[Japanio]] [[Zdzisław Rurarz]] petas politikan azilon en Usono. Kontumace kondamnita poste al mortpuno.
 
- Malpermeso por 9 jaroj montri filmon de Ryszard Bugajski ''Juĝa demandado'', priskribanta realon de la pola [[stalinismo]].
 
* la 4-a de januaro '''1982'''
Linio 104 ⟶ 113:
* la 17-a de marto 1982
 
- en [[Katowice]] ekfunkciis [[Episkopo|Episkopa]] Komitato de Helpo al Malliberigitoj kaj Internigitoj
 
* la 20-a de marto 1982
Linio 154 ⟶ 163:
* la 14-a de majo '''1983'''
 
- milicanoj murdis en varsovia komisarejo [[Grzegorz Przemyk]], abiturienton de mezlernejo kaj junan poeton
 
* la 19-a de majo 1983
Linio 173 ⟶ 182:
 
==Bibliografio==
* Jan Skórzyński, Marek Pernal, ''Gdy niemożliwe stało się możliwe. Kalendarium Solidarności 1980-89'' (Kiam neebla iĝis ebla. Kalendaro de Solidareco 1980-89), Świat Książki, Warszawa 2005, p. 288 ISBN 83-247-0114-1
* [[Antoni Dudek]]: ''Stan wojenny w Polsce 1981-1983'' (Milita stato en Pollando 1981-1983), Warszawa: [[Instituto pri Nacia Memoro|Instytut Pamięci Narodowej]]. Komisja Ścigania Zbrodni Przeciwko Narodowi Polskiemu (Komisiono pri Persekutado de Krimo Kontraŭ Pola Nacio), 2003. ISBN 83-89078-22-8
* Antoni Dudek kaj Krzysztof Madej: ''Stan wojenny w Polsce. Stan badań'' (Milita stato en Pollando. Etapo de esploroj); [http://www.ipn.gov.pl/portal/pl/239/3757/Stan_wojenny_w_Polsce_Stan_badan.html#_Toc533052462] (interreta publikaĵo).
 
==Vidu ankaŭ==