Koramiko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Koramiko''' (aŭ neologisme '''[[umiko]]''') estas [[vira sekso|vira]] partnero en [[amo|am]]rilato, kiu tamen ne estas [[edzo]]. Teorie la vorto povus esti uzata por ambaŭ seksoj, sed praktike oni uzas ĝin nur por la viraj partneroj, ĉar por inaj partneroj oni uzas la vorton ''koramikino''. En kelkaj [[kulturo]]j estas neakceptite havi antaŭedzajn aŭ eksteredzajn amrilatojn. Sed en tre multaj landoj en la pasinta [[jarcento]] pli kaj pli akceptiĝis antaŭedzaj amrilatoj, pro kio oni nun pli malferme parolas pri koramikoj. Ankaŭ plioftiĝis eksgeedziĝoj, kaj multaj eksedzoj tiam dumtempe vivas en eksteredzaj rilatoj.
 
== La historio de koramikeco en Hispanio ==
Antaŭ pluraj jardekoj, en [[Hispanujo]], ŝtato [[katolikismo|katolike]] sud-eŭropa, [[fianĉo|fianĉeco]] estis la stato antaŭa kaj prepara al [[edzo|geedziĝo]] aŭ [[nupto]], t.e. al la transiro de [[fraŭlo|fraŭleco]] al nuptinteco.
 
Almenaŭ de post 1975, rezulte de multaj sociaj ŝanĝoj, nuntempaj paroj kutime unue ekzistas kiel geumikoj, ofte sed ne nepre kune vivantaj sub sama tegmento, dormantaj en sama lito. Geumikoj povas esti je ĉia aĝo, je ĉia sekso (samseksaj aŭ duseksaj rilatoj). Umikeco ne implicas sindevigon al posta geedziĝo. Ĝi povas eki kaj finiĝi relative facile kaj spontane, sen (multaj) formalaĵoj kaj kostoj. Estas normale, ke junulino havas
plurajn sinsekvajn umikojn, aŭ junulo plurajn sinsekvajn umikinojn; eblas ankaŭ kunhavi plurajn samtempe, sed tion oni rigardas [[fideleco|malfideleco]].
 
===Vidu ankaŭ===