Sklaveco: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota aldono de: hy:Ստրկություն
historio laŭ landoj (komenco)
Linio 1:
'''Sklavo''' estas [[homo]] sen personaj aŭ civilaj [[rajto]]j, apartenanta kiel [[objekto]] al alia homo, kiu lin aĉetis aŭ kaptis en [[milito]]. Ili formis gravan socian tavolon en la [[antikvo]], poste parte en la [[kolonio|koloniaj]] landoj.
 
[[Dosiero:024debret.jpg|250px|thumbeta|Sklavo en [[Brazilo]].]]
 
'''Sklaveco''' estas stato de sklavo, elformiĝanta post la [[prakomunumo]] kun apero de la [[agrikulturo]] kaj [[bestobredado]]. Dum tiu epoko sklavo estis tute posedaĵo de sia superulo, kiu decidis pri lia sorto.
Linio 15:
Kiam en [[milito]] malnovaj [[Slavoj]] kaptis malamiksoldaton tiam lin prenis al sklaveco. Por ke klaru lia socia pozicio oni tondis liajn harojn. Kiam liaj haroj plenkreskis li povis hejmiĝi en tribo aŭ foriri.<ref>[http://www.ved.sk/RC.vlasy.htm Rodná cesta]</ref>
 
La vera sklaveco malfortiĝis dum ekapero de [[feŭdismo]], sed restis heredaĵoj de tioĝi ([[servuteco]]).
 
La sklaveco reviviĝis pro la koloniado de [[Ameriko]]. La koloniistoj volis laborigi fortajn, kaj malmultekostajn laboristojn sur la bienegoj, en la [[mino]]j de la novaj teritorioj. Tiel ili ekigis la sklavkomercon en la komenco de la [[16-a jarcento]].[[Dosiero:AfricanSlavesTransport.jpg|thumb|200px|right]]
Linio 21:
La sklavkomerco tuŝis ĉefe la [[afriko|afrikajn]] [[nigrulo]]jn. Oni kalkulas nombrojn de 15 milionoj da afrikaj sklavoj (onidire 80 % mortis dumvoje) ĝis la komenco de la [[19-a jarcento]], kiuj estis transportitaj per simplaj aŭ speciale ekipitaj [[sklavoŝipo]]j en [[Ameriko]]n.
 
Komence de la 19-a jarcento la sklaveco estis baro antaŭ la evoluo de [[kapitalismo]]; tiel ekis la movado de [[aboliciismo]]. La sklavecon forviŝis [[Unuiĝinta Reĝlando]] en [[1807]] (en la [[Brita imperio]] nur en [[1833]]), [[Francio]] en [[1816]] (en la [[kolonio]]j je la [[27-a de aprilo]] [[1848]]). En [[Usono]] oni liberigis la sklavojn en plimulto de la ŝtatoj en la 1860-aj jaroj, kiel rezulto de la [[Usona Enlanda Milito]] [[1861]]-[[1865]].[[Dosiero:ST-slaves.jpg|thumbeta|200px]]
 
La lasta ŝtato, kiu nuligis sklavecon, estis [[Maŭritanio]], kiu konservis ĝin ĝis 1980.
 
== Sklaveco laŭ landoj kaj regnoj ==
 
=== Antikva Grekio ===
 
En [[antikva Grekio]], kulture evoluinta, sklaveco estis grava elemento de socio. Iuj eĉ opinias, ke nua la ekzisto de sklavoj donis al la reganta klaso la libero okupiĝi pri arto kaj filozofio.
Oni taksis, ke en [[-435|&minus;435]] la urbo-ŝtato ''(polis)'' [[Ateno]] havis inter 250.000 kaj 300.000 loĝantojn, el kiuj 100.000 estis sklavoj<ref>{{citaĵo de libro |familinomo= Scheidel |personnomo= Walter | kunaŭtoroj=Ian Morris, Richard P. Saller |titolo= The Cambridge Economic History of the Greco-Roman World |eldoninto= Cambridge University Press |jaro= 2007 }}</ref>. Sklavoj laboris ne nur en hejmoj (inter unu kaj 20 en ĉiu bonklasa hejmo) kaj agrokulturo, sed ankaŭ en [[minejo]]j (pri [[fero]] kaj [[arĝento]]). La [[Homero|homeraj]] eposoj [[Iliado]] kaj [[Odiseado]] priskribas la kaptadon de sklavoj dum milito; poste aldoniĝis sklavkomerco kun alilandaj komercistoj.
 
Pri la socia sinteno al sklaveco komparu la [[#Sociologio de Sklaveco|eldiron]] de Aristotelo sube.
 
== Romio ==
 
Ĝis la [[2-a jarcento a.K.]] en Romio ekzistis [[kvazaŭsklavigo pro ŝuldoj|sklavigo pro ŝuldoj]]; ŝukdanto devis labori por la kreditanto. Pro multiĝo de militkaptitoj ekestis abundo da militsklavoj, kaj la ŝuldsklavigo estis nuligita. Plia fonto de sklavoj estis, ke kelkaj krimoj estis puneblaj per sklaveco.
 
Sklavoj laboris en ĉiuj branĉoj de la ekonomio. Ĉar la [[greka lingvo]] estis simbolo de klereco, grekaj sklavoj foje estis ŝatataj kiel instruistoj.
 
Laŭ romia juro la idoj de sklavoj heredis la sklavecon. Sklavoj ne havis personajn rajtojn, sed mastroj povis permesi al ili posedon de personaj havaĵoj ''(peculium)''. Per kolektita havaĵo sklavo povis mem aĉeti sian liberon ''(manumissio)'' kaj tiel akiris plenajn rajtojn de civitano. Li plu devis labori por sia mastro kaj eĉ ĉe sia liberigo devis fari kontrakton pri tio, sed la mastro ne plu havis plenajn rajtojn, ekzemple lin mortigi. Tian dependecon havis ankaŭ multajn romianoj, kiuj neniam estis sklavoj. Filoj de liberigitaj sklavoj estis plenrajtaj civitanoj. Tiel la liberigo de sklavoj, ofte promesita kaj praktikata por certigi ilian lojalecon, tre kreskigis la nombron de civitanoj.
 
Ĉar sklavo ne povis esti soldato, okazis, ke liberulo ŝajnigis sin sklavo por eviti armeservadon.
 
== Nuntempe ==
Linio 29 ⟶ 50:
== Sociologio de Sklaveco ==
 
[[Aristotelo]] diris ke estas homoj, kiuj naskiĝis por esti liberaj, kaj homoj, kiuj nature naskiĝis por esti sklavoj. Ĝenerale, oni pensas ke en sklavismaj socioj, estus du grupoj klare definitaj: la sklavaro kaj la liberularo, sed tio ne estas tute vero. Unue, la liberaj homoj ne estas ĉiam sinjoroj, kaj dividiĝis en multaj [[klaso]]j, estas ceramistoj, agrikulturistoj, sacerdotoj, nobeluloj, artistoj, vendistoj, ktp. kaj ankaŭ la sklavoj ne estas samaj. Tiu nesamecoj de sklavoj ne estas akcidenta, sed tute necesa por ke la sistemo funkciusfunkciu, se ĉiuj el ili havus la saman statuson, ili unuiĝus kaj rebeliĝusribelus.
 
En klasika [[romio|romia]] sklavismo estis multaj tipoj de sklavoj: ''servi'', ''vernae'', ''ancillae'' (tiuj nur virinoj), ktp. kun rajtoj kaj funkcioj malsamaj. Kelkaj el ili estas preskaŭ liberaj kaj eĉ potencaj, la provincestro de [[Egipto]] kaj la estro de financoj de la imperio, ekzemple, estis "sklavoj" de imperiestro, kiu povis ilin mortpuni sen juĝo, sed ili mem havis palacojn kaj sklavojn kaj potencon sur liberaj homoj.
 
En brazila sklaveco, ankaŭ estis malsamaj tipoj de sklavoj por ke ili ne kuniĝu. Estis la "boçais", nigruloj kiuj venis rekte el [[Afriko]], kiuj faris la plej pezajn laborojn kaj ricevis la plej fortaj punoj, kiuj ĝenerale survivis nur kvin jarojn. Estis la "crioulos", nigruloj kaj [[mulato]]j kiuj naskiĝis en Brazilo kaj parolis la portugalan lingvon, kiuj suferis malpli kruelajn perfortojn. Estis la "mucamas", similaj al romiaj ''ancillae'', ĉiam virinoj, kiuj helpis en hejmajn laborojn. Estis ankaŭ la "negros de ganho", kiuj estis preskaŭ liberaj, loĝis en siaj propraj hejmoj, kaj devis nur pagi kotizon al sia sinjoro. La "crioulos" ofte perfortis kaj denuncis la "boçais", la "mucamas" estis la ligo inter la sinjoro kaj la sklavoj. SeKiam sklavo volis peti ion al sinjoro, ilili unue kontaktiĝis al "mucama", kiu repetisripetis tion al sinjoro.
 
Krom la nigruloj, ankaŭ estis indiĝenaj sklavoj en Brazilo, kiuj estis leĝaj aŭ kontraŭlegaj. Se ili estis kontraŭleĝaj, ili rapide mortis, ĉar siaj sinjoroj ne volis ke oficistoj de la reĝo trovus ilin kaj monpunus la sinjoron. Se ili estis laŭleĝajn, apartenis al ŝtato kaj estis luitaj dum unu jaro kaj ŝtata funkciulo (ĝenerale pastro) kontrolis se oni ne tro perfortis ilin.
 
Finfine, estis en Brazilo eŭropdevenaj kaj azidevenaj kvazaŭsklavoj pro ŝuldoj post [[1824]]. Tiuj "kvazaŭsklavoj" estis eŭropanoj, ĉinoj kaj japanoj, ĉefe [[germanoj]] kaj [[italoj]]. Kiuj oficiale estis "liberaj" homoj, kiujn oni ne povis, ekzemple, bati aŭ separidisigi de sia familio, sed kiuj ne ricevis monon pro sia laboro kaj ne havis liberecon por eliri bienojn.
 
Krom malsamo laŭ "tipo", sklavoj ankaŭ estis malsamaj laŭ "raso" aŭ deveno, tiutio helpis la hegemoniohegemonion de sinjoroj, ĉar ofte, oni miksigismiksis sklavojsklavojn devenajdevenajn el malamikaj etnoj. En Brazilo oni ofte miksigismiksis indiĝenojn kaj nigrulojn, [[islamanojislamo|islamanojn]]n kaj [[politeismo|politeistojn]], germanojn kaj [[poloj]]n. Ĝenerale, pro [[etnocentrismo]], unu etno rigardis sin superajsupera al aliaj kaj ne volis kunligikunligiĝi al siaj "malsuperuloj" kontraŭ siaj sinjoroj, kiuj, se ne estas tielvere "superaj", almenaŭ, laŭ ili, estis pli similaj al ili mem, kaj "fatale" rekonu la maljustecon de sklavigi "superajn" homojn kune kun "malsuperajnmalsuperaj". Tiu penso okazis fakte al sklavoj de afrikaj etnoj [[hausojhaŭsoj|hausahaŭsa]] kaj [[malio|malia]], kiuj ribeligisribelis ne por fini la sklavecon, sed por ke oni agnosku ilin kiel superajsuperajn al aliaj nigruloj, kaj okazis ankaŭ al germanoj, kiuj ĉiam helpis al siaj sinjoroj subpremon al [[poloj]]n.
 
Sekve oni povas rigardi ke sklavisma socio estas profunde dividita kaj la ideo de igaleco ne povas ekzisti en ĝi sen detrui ĝin.
 
== Vidu ankaŭ ==
[[Dosiero:Giulio Rosati 3.jpg|thumbeta|rightdekstra|Giulio Rosati: Novalvenulino (en [[haremo]]]]
* [[Libera Ŝtato Kongo]]
* [[William Wilberforce]]