Sklaveco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
historio laŭ landoj (komenco)
Sklaveco laŭ landoj kaj regnoj
Linio 26:
 
== Sklaveco laŭ landoj kaj regnoj ==
 
=== Antikva Egiptio ===
 
En [[antikva Egiptio]] vera sklaveco ne ludis gravan rolon. Ekzemple la egiptaj [[piramidoj]] estis konstruitaj de pagitaj laboristoj, kiuj pro la nobla celo de sia laboro estis respektataj homoj. Eble ili ne havis la rajton libere elekti sian laboron, do estis servutuloj.
 
[[Herodoto]] en sia dua volumo pri historio raportas, ke [[faraono]] [[Ĥufu]], kiun li prezentas kiel kruelulon, devigis ĉiujn regnanojn labori pri piramid-konstruado, po tri monatojn. Ĉiu tia alterno konsistis el 100.000 homoj. Se tiu raporto estas vera, efektive temis pri servuteco. Oni supozas, ke la nombro 100.000 estis simbola, kaj ke vere estis malpli da laboristoj<ref>{{Citaĵo el la reto | url = http://www.cheops-pyramide.ch/khufu-pyramid/pyramid-workers.html | titolo = Building the great pyramid | titolo-aldono = How many workers are necessary to build Khufu's pyramid? | alirdato = 2012-12-15 | aŭtoro = Franz Löhner | kunaŭtoroj = Teresa (Zubi) Zuberbühler | formato = HTML | lingvo = {{de}}, {{en}} }}</ref>.
 
=== Antikva Grekio ===
 
En [[antikva Grekio]], kulture evoluinta, sklaveco estis grava elemento de socio. Iuj eĉ opinias, ke nuanur la ekzisto de sklavoj donis al la reganta klaso la libero okupiĝi pri arto kaj filozofio<ref name="ursulacliff">{{Citaĵo el la reto | url = http://cliojournal.wikispaces.com/Slavery+in+Ancient+Greece | titolo = Slavery in Ancient Greece | alirdato = 2012-12-15 || aŭtoro = Ursula Cliff | jaro = 2009 | formato = HTML | verko = | eldonisto = Clio | paĝoj = | lingvo = {{en}}}}</ref>.
 
Oni taksis, ke en [[-435|&minus;435]] la urbo-ŝtato ''(polis)'' [[Ateno]] havis inter 250.000 kaj 300.000 loĝantojn, el kiuj 100.000 estis sklavoj<ref>{{citaĵo de libro |familinomo= Scheidel |personnomo= Walter | kunaŭtoroj=Ian Morris, Richard P. Saller |titolo= The Cambridge Economic History of the Greco-Roman World |eldoninto= Cambridge University Press |jaro= 2007 }}</ref>. Sklavoj laboris ne nur en hejmoj (inter unu kaj 20 en ĉiu bonklasa hejmo) kaj agrokulturo, sed ankaŭ en [[minejo]]j (pri [[fero]] kaj [[arĝento]]). La [[Homero|homeraj]] eposoj [[Iliado]] kaj [[Odiseado]] priskribas la kaptadon de sklavoj dum milito; poste aldoniĝis sklavkomerco kun alilandaj komercistoj.
 
En [[Sparto]] la sklavoj (helotoj] ludis pli gravan nombran rolon; laŭ taksoj iam estis 20 sklavoj por ĉiu sparta civitano<ref name="ursulacliff"/>. Sklavoj servis precipe en agrokulturo kaj kiel soldatoj. Pro tio necesis severa administra strukturo por eviti ribelojn. Mezume la kondiĉoj de sklavo en Sparto estis pli malbonaj ol en Ateno<ref name="ursulacliff"/>.
 
Pri la socia sinteno al sklaveco komparu la [[#Sociologio de Sklaveco|eldiron]] de Aristotelo sube.
 
=== Romio ===
 
Ĝis la [[2-a jarcento a.K.]] en Romio ekzistis [[kvazaŭsklavigo pro ŝuldoj|sklavigo pro ŝuldoj]]; ŝukdanto devis labori por la kreditanto. Pro multiĝo de militkaptitoj ekestis abundo da militsklavoj, kaj la ŝuldsklavigo estis nuligita. Plia fonto de sklavoj estis, ke kelkaj krimoj estis puneblaj per sklaveco.
Linio 44 ⟶ 53:
Ĉar sklavo ne povis esti soldato, okazis, ke liberulo ŝajnigis sin sklavo por eviti armeservadon.
 
== NuntempeNuntempa situacio ==
 
Kvankam la sklaveco oficiale estis malpermesita en la 19-a jarcento en plimulto de la landoj, la sklaveco pluvivis kiel [[servuteco|servuto]], [[trudlaboro]] ([[Sovetunio]], [[Nazia Germanio]]) aŭ laborigo de [[infano]]j ([[infana sklaveco]] en [[Azio]]) kaj [[seksa sklaveco]] en la 20-a kaj 21-a jarcentoj. Ofte laboristoj estas [[kvazaŭsklavigo pro ŝuldoj|kvazaŭsklavigitaj pro ŝuldoj]] (inside kaj false aranĝitaj intence de la [[mastro]]j) en [[Brazilo]] aŭ [[Nepalo]] (kie ŝuldoj povas estis "elaĉetitaj" de aliaj bienistoj, tiel fakte "aĉetantaj" la laboristojn).