Nuklea energio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 73:
== Disputo ==
Nuklea energio estas multe pridisputata. Ĉefaj argumentoj kontraŭ ĝia uzado estas la manko de taŭga deponejo por atomrubo kaj la misuzeblo por teroristaj celoj. ([[Asocio de Verduloj Esperantistaj|AVE]] prezentas esperantlingve ampleksan katalogon de kontraŭargumentoj <ref>[http://www.westermayer.de/manfred/verduloj/100_argumentoj.htm 100 Bonaj Argumentoj kontraŭ la Atomenergio], la esperanta versio de [http://100-gute-gruende.de/index.xhtml 100 gute Gründe gegen Atomkraft] (de)</ref>) Rilate al [[CO2|CO<sub>2</sub>]]-emisio atomenergio havas novajn propagandistojn.
 
=== Demando de energipolitiko ===
 
Rilate al la [[daŭrivo]] de energiprovizado estas grava la demando, kiom longe kaj de kie disponeblos nuklea brulaĵo. La nun plej uzata nuklea brulaĵo, uranio, laŭ taksado ankoraŭ sufiĉos por kelkaj jardekoj, depende de la pagenda prezo kaj de la kresko de la apliko de nuklea energio. Je prezo de 130 usonaj dolaroj per kilogramo la certaj provizoj sufiĉos por 67 jaroj<ref>{{Citaĵo el la reto | url = www.bundestag.de/dokumente/analysen/2006/Uran_als_Kernbrennstoff-Vorraete_und_Reichweite.pdf | titolo = Uran als Kernbrennstoff: Vorräte und Reichweite | titolo-aldono = Analizo por la germana parlamento | alirdato = 2012-12-15 | aŭtoro = Daniel Lübbert | kunaŭtoroj = Felix Lange | jaro = 2006 | formato = PDF | eldonisto = Deutscher Bundestag | paĝoj = 16 | lingvo = {{de}} }}</ref>.
 
La problemon de limigita brulaĵ-provizo oni iam planis solvi per la [[kova reaktoro]], sed la teknikaj problemoj ne estis solvitaj.
 
[[Dosiero:Nuke,_coal,_gas_generating_costs.png|eta|Kostoj de diversaj energifontoj laŭ diversaj taksantoj]]
=== Ekonomiaj konsideroj ===
 
Ke la kvanto de brulaĵo necesa por nuklea centralo estas kompare malgranda, estas ekonomia avantaĝo por tiu tekniko. Estas disputate, ĉu necesas enkalkuli sekundarajn kostojn, precipe
* la sekuran konservadon de nuklea rubaĵo dum longa tempo
* la gardadon de nukleaj centraloj kontraŭ ŝtelado de radiaktiva materialo aŭ [[terorismo|terorismaj]] atencoj
* la malkonstruon de centralo post ĝia utila vivodaŭro
 
La apuda bildo montras diversajn taksadojn por la kostoj de diversaj energifonton (flava: nuklea energio; nigra: karbo; blua: tera metano).
 
=== Vivmedio ===
 
Rilate la vivmedion nukleaj centraloj havas la avantaĝon, ke ili ne produktas multe da [[forceja efiko|forcej-efikaj]] gasoj. Aliflanke la eskapo de radiaktiva materialo, ĉu aktiva ĉu rubaĵa, povas grave malutili al la medio.
 
=== Disvastiĝo de nuklea tekniko ===
 
La teknikoj, kiuj servas por konstrui nukleajn centralojn, parte povas servi ankaŭ por konstrui nukleajn batalilojn, ekzemple la koncentrado de fisiebla materialo. En multaj landoj oni timas, ke tio povus faciligi la disvastigon de nukleaj bataliloj.
 
== Vidu ankaŭ ==