Unua Karlisma Milito: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JagRoBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto forigis superfluajn nomigojn de ligiloj
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Tial li, per ''[[Pragmática Sanción]]'', ŝanĝis la tronheredadon el [[salfranka leĝo]] (nur viroj heredas laŭ aĝo) tradicia en [[Burbonoj]] al la [[Kastilio|kastilia]] tradicio de ''[[Siete Partidas]]'' (plej aĝa filo trumpas plej aĝan filinon).
Kiam Fernando mortis je 1833, lia filino [[Izabela la 2-a (Hispanio)|Izabela la 2-a]] iĝis la nova reĝino de Hispanujo (sed ĉar ŝi nur estis 3-jara, ŝia patrino [[Maria Kristina de Sicilio]] iĝis la regentino). Tamen, tion ne ŝatis la plej konservativaj uloj, kiuj defendis la pretendon de [[Karlo Maria Isidro de Burbono|Karlo Maria Isidro]] (Carlos María Isidro), pro kio ili estis nomataj ''[[karlismo|karlistoj]]''. Karlo, frato de la mortinta reĝo, ne akceptis virinon kiel reĝo de Hispanujo kaj li volis ke Hispanujo restu absolutisma. La milito inter la ribelaj absolutismaj karlistoj kaj la pli [[liberalismo|liberalaj]] lojalaj "izabelistoj" ("isabelinos", hispane) komenciĝis je 1833.
Krom la familia pledo, kaj la batalo liberalismo-absolutismo, oni ankaŭ pribatalis [[centrizismocentrismo]]-[[federismo]].
Karlo defendis la tradiciajn leĝojn ([[foruo]]j) de la reĝlandoj kaj regionoj, kvankam izabelistoj preferis potencan regon el Madrido.