Informo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e r2.7.2+) (robota modifo de: az:Məlumat |
Umbert' (diskuto | kontribuoj) la artikolo estis esence ankoraŭ tiu, kiun anonimulo kreis en 2003; necesis iom da modernigo |
||
Linio 1:
'''Informo''' estas scio aŭ scieblaĵo konsiderata rilate al ĝia transdonado aŭ konservado. En Esperanto la substantivo deriviĝas de la verbo ''informi'', kiu signifas doni sciigon aŭ klarigon.
Apartan gravecon la nocio havas en [[informadiko]], kies centra objekto ĝi estas.
== Etimologio ==
La vorto deriviĝas de la [[latina lingvo|latina]] verbo ''informare'', kiu signifas "formi menson", "instrui". La latina substantivo ''informatio'' jam estis uzata en la signifo "koncepto" aŭ "ideo".
== La koncepto ==
Malgraŭ sia elementa difino la nocio "informo" estas interpretebla el diversaj vidpunktoj. Pri ili okupiĝas diversaj sciencoj, precipe la [[informoteorio]], la [[komunikadtekniko]], la [[semiotiko]] kaj la [[sciteorio]].
Informoteorio, fondita esence de [[Claude Shannon]], okupiĝas pri la mezurado de inform-enhavo, nomata ankaŭ [[informacio]]. Ĝi konsideras la transdonon (sendon) de informo laŭ la efiko al la ricevanto. La informo estas en [[mesaĝo]], kies ricevanto interpretas ĝin kaj uzas ĝin por ŝanĝi sian scion. Tiu efiko dependas ne nur de la enhavo de la mesaĝo, sed ankaŭ de la antaŭa scio de la ricevanto; do la sama mesaĝo povas doni malsaman informon, kaj malsame da informacio, al malsamaj ricevantoj. Kiam la sama mesaĝo estas sendita duan fojon al la sama ricevanto, ĝi tute ne havas informon por li (aŭ maksimume la informon, ke iu sendis al li dufoje la saman mesaĝon).
Komunikadtekniko okupiĝas pri la transdono de mesaĝoj sendepende de la inform-enhavo; por ĝi gravas la portanto de mesaĝo (komunikilo; ekz. [[papero]], [[telefono|telefona linio]])). Kiam la sama mesaĝo duan fojon trairas la saman komunikan kanalon, ĝi estas komunikad-teknike nova mesaĝo. La komunikadtekniko povas uzi la informoteorion por pliefikigi la sendadon, ekzemple per densigo de mesaĝoj.
Semiotiko esploras la signojn uzatajn por komuniki informon kaj ilian signifon. Semiotikistoj ofte kritikas, ke la informoteorio neglektas aŭ ignoras la signifon de informo.
Sciteorio filozofie esploras, kio estas scio kaj kiel ĝi ekestas. Laŭ multaj sciteoriistoj scio estas pli ol nura akiro de informo; interalie ĝi implicas la verecon de scio, kiu ne gravas por la informoteorio.
== Strukturo ==
Eblas konsideri informon je diversaj niveloj de ĝia interpretado. Tiuj niveloj troviĝas en la homa kompreno, sed utilas ankaŭ en la informadiko. Ĝenerale oni distingas kvar nivelojn:
# Kodado
# Sintakso
# Semantiko
# Pragmatiko
Tiuj kvar niveloj ne strikte respondas al la menciitaj sciencaj aliroj; tamen eblas diri, ke pri kodado okupiĝas precipe la komunikadtekniko, pri sintakso la (homa) lingvistiko kaj la teorio de [[formala lingvo|formalaj lingvoj]]. Ni konsideru la kvar nivelojn laŭ la simpla mesaĝo "pluvas".
=== Kodado ===
Depende de la mesaĝportanto la mesaĝo "pluvas" povas esti diversmaniere kodita. Ĝi povas esti skribita sur papero, parolata, kodata en [[retpoŝto|retmesaĝo]]; en ĉi-lasta okazo ĝi estas kodita laŭ la kodo [[Askio]], do konsistas el jenaj ses [[bitoko]]j (dekume notitaj): 112-108-117-118-97-115. Ĉi ĉiuj kodadoj estas tute malsamaj; tamen ili difinas, se neglekti la kodadon, la saman mesaĝon. Eblas konverti mesaĝojn inter diversaj kodoj, ekzemple presante retmesaĝon sur paperon.
=== Sintakso ===
Su pli alta nivelo konstateblas, ke la mesaĝo havas strukturon: Laŭ la fundamenta notacio ĝi estas analizebla kiel "pluv`as", do konsistas el la radiko "pluv" kaj la finaĵo "as". Tiu sintaksa analizo eblas nur kun la krominformo, ke la mesaĝo estas en Esperanto; en alia lingvo la strukturo povas esti malsama aŭ tute ne ekzistanta. Ekzemple la vorto "espero" en Esperanto estas substantivo, sed en la hispana verbo ("mi atendas").
=== Semantiko ===
Je semantika nivelo eblas konkludi el la mesaĝo, ke ĝi temas pri afero nuntempa aŭ ĝenerala (pro "as") kaj pri manifestiĝo de pluvo, do likva atmosfera precipitaĵo aŭ simple "akvo falanta de la ĉielo". Tiunivele la mesaĝo estas identa al ĝia traduko en aliaj lingvoj.
=== Pragmatiko ===
Kvankam la semantiko ebligis al ni trovi la "signifon" de la mesaĝo, multaj dirus, ke tian interpretadon povus fari komputilo, kiu neniel scias, kio estas pluvo. Tiuokaze la "signifo" estus nur amaso da bitoj. Vera signifo ekestas nur, kiam la mesaĝo iel efikas. Pri tio okupiĝas la pragmatiko.
Eble efiko de la mesaĝo "pluvas" estas, ke la ricevanto decidas uzi ombrelon aŭ pluvmantelon. Ankaŭ eblas, ke li decidas resti dome anstataŭ iri eksteren, aŭ meti sian aŭton eksteren, por ke la pluvo lavu ĝin. Eble tute ne ekzistas efiko, ĉar la ricevanto jam sciis, ke pluvas.
== Vidu ankaŭ ==
* [[Abstraktado]]
* [[
* [[Observado]]
* [[Intelekta propraĵo]]
== Proverbo ==
Ekzistas [[proverbo]] pri informado en la [[Proverbaro Esperanta]] de [[L. L. Zamenhof]]<ref>
== Referencoj ==
Linio 31 ⟶ 61:
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} [http://plato.stanford.edu/entries/information-semantic
{{el}} [http://www.slownik-online.pl/kopalinski/5853E336F8AC7105C12565E2005B5695.php
|