Informo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Genetika informo
Linio 1:
[[Dosiero:Info_icon_002.svg|eta|120px|"i" kiel simbolo por informo]]
'''Informo''' estas scio aŭ scieblaĵo konsiderata rilate al ĝia transdonado aŭ konservado. En Esperanto la substantivo deriviĝas de la verbo ''informi'', kiu signifas doni sciigon aŭ klarigon.
 
Linio 13 ⟶ 14:
Informoteorio, fondita esence de [[Claude Shannon]], okupiĝas pri la mezurado de inform-enhavo, nomata ankaŭ [[informacio]]. Ĝi konsideras la transdonon (sendon) de informo laŭ la efiko al la ricevanto. La informo estas en [[mesaĝo]], kies ricevanto interpretas ĝin kaj uzas ĝin por ŝanĝi sian scion. Tiu efiko dependas ne nur de la enhavo de la mesaĝo, sed ankaŭ de la antaŭa scio de la ricevanto; do la sama mesaĝo povas doni malsaman informon, kaj malsame da informacio, al malsamaj ricevantoj. Kiam la sama mesaĝo estas sendita duan fojon al la sama ricevanto, ĝi tute ne havas informon por li (aŭ maksimume la informon, ke iu sendis al li dufoje la saman mesaĝon).
 
Komunikadtekniko okupiĝas pri la transdono de mesaĝoj sendepende de la inform-enhavo; por ĝi gravas la portanto de mesaĝo (komunikilo; ekz. [[papero]], [[telefono|telefona linio]])). Kiam la sama mesaĝo duan fojon trairas la saman komunikan kanalon, ĝi estas komunikad-teknike nova mesaĝo. La komunikadtekniko povas uzi la informoteorion por pliefikigi la sendadon, ekzemple per densigo de mesaĝoj.
 
Semiotiko esploras la signojn uzatajn por komuniki informon kaj ilian signifon. Semiotikistoj ofte kritikas, ke la informoteorio neglektas aŭ ignoras la signifon de informo.
Linio 48 ⟶ 49:
 
== Aspektoj de informo ==
[[Dosiero:Entropiaudem.jpg|eta|180px|Skulptaĵo dediĉita al entropio en Monterejo (Meksiko)]]
 
=== Fizika informo ===
Linio 56 ⟶ 58:
 
Tiu malkresko de informo laŭ la tempo estas makroskopa fenomeno. En la [[kvantuma mekaniko|kvantuma fiziko]] ne ekzistas io, kio klarigas la perdon de informo.
 
Skulptaĵo dediĉita al la entropio, ĉe la universitato de [[Monterejo]] (Meksiko), konsistas el traboj komplekse ligitaj al alta kolono; ĝi simbolas, ke tia strukturo estas facile detruebla, sed praktike neniam ekestas de si mem en izolita sistemo.
 
=== Teknika konservado de informo ===
 
La progresoj de la komputiltekniko ebligis konstantan kreskadon de la kapablo konservi informojn. En 1986 la teknika inform-kapacito tutmonda estis ĉirkaŭ 2,6 eksabitokoj (2,6<sub>10</sub>18 B); tio estis por ĉiu homo 539 MB. Ĝis 2007 tiu kapacito kreskis al 295 eksabitokoj, pli ol 40 GB por ĉiu homo<ref>{{Citgazeto | URL=http://www.sciencemag.org/content/332/6025/60 | Titolo=The world’s technological capacity to store, communicate, and compute information | Aŭtoro=Martin Hilbert, Priscilla Lopez | Gazeto=Science | Volumo=332 | Numero=6025 | Paĝoj=60–65| alirdato=2012-12-30}}</ref>. La nombroj estas pri optimume densigitaj datenoj. En 2007, 94 % de la memorkapacito estis cifereca.
 
En 2010 usonanoj alŝutis ĉiutage ĉ. 40–45 petabitokojn (10<sup>15</sup> B) da fotoj al retejoj. Tiu taga kvanto proksimume egalas al la sumo de ĉiuj tekstoj, kiuj estis verkitaj en la historio de la homaro: 50 petabitokoj<ref>{{Citaĵo el la reto | url=http://www.umts-forum.org/component/option,com_docman/task,doc_download/gid,2292/Itemid,214/ | titolo=Recognising the promise of mobile broadband | titolo-aldono=A white paper from the UMTS Forum | dato=julio 2012 | alirdato=2012-12-30 | lingvo={{en}} }} </ref>.
 
=== Ekonomia valoro de informo ===
Linio 69 ⟶ 75:
 
Alia problemo estas la "informa memregado" de homoj. La moderna tekniko igis la kolektadon, konservadon kaj interligadon de datenoj tre facila kaj malmultekosta. Tiel informoj pri individua homo, kiuj izolite signifas nenion, povas kunigite akiri signifon. Oni nomas tiun fenomenon "vitra homo", homo, kies internaj aferoj estas publike videblaj. Tiu fenomeno ekestis, ĉar la kostoj de la kolektado de tiaj informoj iĝis malpli grandaj ol ilia ebla valoro.
 
=== Genetika informo ===
 
La malkovro kaj malĉifrado de la [[genetika kodo]] pruvis, ke la informoj hereditaj dum la reproduktado de vivuloj estas koditaj en kemia substanco, ordinare [[DNA]]. Ĝi estas unudimensia, vico de alkalaj radikaloj ([[nukleotido]]j), kiuj povas alpreni unu el kvar tipoj (nomataj A/C/G/T en DNA kaj A/C/G/U en RNA). Montriĝis, ke la teknika teorio de informo kaj kodado estas perfekte aplikeblaj al ĝi. Ĉiu alkalo do kodas 2 bitojn, sed ĉar po tri alkaloj kodas unu el 20 [[aminoacido]]j, la vera inform-enhavo estas malpli granda.
 
Tiu genetika kodo estas, kun malmultaj esceptoj, universala sur Tero; ĝi identas en ĉiuj specioj. Ĝi estas arbitra, do ne ekzistas iu ĥemia kialo, pro kiu ĝi devas esti tia kaj ne alia. Tial oni supozas, ke ĝi ekestis nur unufoje en la tera evolucio, kaj ke ĉiuj vivuloj heredis ĝin de tiu pra-organismo.
 
Ĉiu vivanta ĉelo enhavas "malkodilon" por la genetika kodo, do meĥanismon, kiu kapablas transformi genetikan informon al aminoacidoj kaj tiel al [[proteino]]j. Inversa meĥanismo, kiu genetike kodas ekzistantan proteinon, neniam estis trovita. Tial la biologio supozas, ke organismoj ne povas heredigi informojn aŭ ecojn, kiujn ili akiris dum sia individua vivo.
 
La homa genaro povus, laŭ sia fizika grandeco, kodi ĉ. 750 MB<ref>{{Citaĵo el la reto | url=http://www.nytimes.com/2007/06/26/science/26DNA.html?ex=1340510400en | aŭtoro=Dennis Overbye | titolo=Human DNA, the ultimate spot for secret messages | titolo-aldono=(Are some there now?) | lingvo={{en}} | dato=2007-06-26 | alirdato=2012-12-30 | formato=HTML | eldonisto=The New York Times}}</ref>. Praktike, pro [[redundo]], ĝi enhavas multe malpli.
 
== Vidu ankaŭ ==
Linio 84 ⟶ 100:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{projektoj|commonscat=Information}}
{{el}} [http://plato.stanford.edu/entries/information-semantic Semantic Conceptions of Information] (semantikaj konceptoj de informo), en ''Stanford Encyclopedia of Philosophy'' {{en}}
{{el}} [http://www.slownik-online.pl/kopalinski/5853E336F8AC7105C12565E2005B5695.php difinoDifino de "informacja"] en pola vortaro {{pl}}