[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
historio
subsekcioj; usona historio
Linio 7:
 
== Historio ==
 
[[Dosiero:MeterVaugirard.jpg|eta|dekstra|250px|Unu el la malmultaj restintaj publikaj metro-mezuriloj, kiuj instaliĝis en la postrevolucia [[Francio]] dum la jaro 1795, tiu-ĉi en la strato ''Rue Vaugirard'']]
=== Unuaj proponoj ===
postrevolucia [[Francio]] dum la jaro 1795, tiu-ĉi en la strato ''Rue Vaugirard'']]
Ĝis la 18-a jarcento la pliparto de longaj unuo estis iel derivita de la homa korpo: Unu [[colo]] estis la larĝo de homa [[dikfingro]], unu [[futo]] la longo de homa [[piedo]], unu [[jardo]] tiu de homa paŝo. Evidente tiuj difinoj estis malprecizaj; la komerco tamen necesigis precizajn kaj ripeteblajn mezuradojn. Kvankam multaj regnoj tiutempaj fiksis oficialajn difinojn por longo-unuoj, ili estis nekongruaj inter si.
 
Jam en la 17-a jarcento estis proponoj pri longo-unuo sendependa de la homa korpo. [[Jean Picard]], astronomo, en 1668 proponis la longon de sekunda [[pendolo]], do pendolo kun periodo de du sekundoj (kies unudirekta iro daŭras unu sekundon). Tia pendolo havas longon de ĉ. 0,994 metroj; la difino havis la avantaĝon, ke jam ekzistis akcepteble precizaj [[pendolhorloĝo]]j, kiuj permesis kontroli la periodon (kompare al la taga longo aŭ la pozicioj de la Suno). En 1675 [[Tito Livio Burattini]] proponis por tiu longo la [[itala lingvo|italan]] nomon ''metro cattolico'', verŝajne uzante la originan signifon de ''cattolico'', "ĝenerala", "tuteca" (de la greka ''καθολικός'').
 
[[Dosiero:MeterVaugirard.jpg|eta|dekstra|250px|Unu el la malmultaj restintaj publikaj metro-mezuriloj, kiuj instaliĝis en la postrevolucia [[Francio]] dum la jaro 1795, tiu-ĉi en la strato ''Rue Vaugirard'']]
=== La franca Nacia Kunveno (Konvencio) ===
 
Laŭ la unua oficiala difino ([[1791]], konfirmita de la franca [[Nacia Konvencio]] en 1793), unu metro estis difinita kiel dekmilionono de kvarono de [[meridiano]], tio estas dekmilionono de la distanco de la teraj [[ekvatoro]] kaj [[poluso]](j). Post precizaj mezuradoj de meridianaj arkoj en [[Eŭropo]] kaj [[Peruo]], oni konstruis tiel nomatan "arĥivan metron", platenan bastonon kun longo kiel eble plej ekzakte egala al la origina difino. Poste oni konstatis, ke difini la bazan unuon per mezuro de la [[Tero]] estas nepraktike kaj eĉ iom dubsence, kaj la arĥiva metro mem akiris statuson kiel difinilo de la nova longo-unuo.
 
Internacie la metro estis akceptita nur en [[1867]], post kiam la [[Asocio por Eŭropa Gradomezurado]], antaŭaĵo de la hodiaŭa [[Internacia Geodezia Asocio]], decidis oficialigi ĝin en la tuta [[Eŭropo]]. Post pluraj [[Ĝenerala Konferenco pri Pezoj kaj Mezuroj|Ĝeneralaj Konferencoj pri Pezoj kaj Mezuroj]], estis subskribita la internacia [[Konvencio pri la Metro]] ([[1875]], 12 membroj-landoj) kaj fondita la [[Buroo Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj|Internacia Buroo pri Pezoj kaj Mezuroj]]. La nova Buroo produktis novajn metro-etalonojn, kun kversekco ikso-forma, el [[plateno]]-[[iridio]], kaj en [[1899]] unu el ili estis elektita la nova [[prototipo]] de la metro. La prototipo estas daŭre konservata en [[Parizo]], en kondiĉoj tiam difinitaj.
 
=== Moderna evoluo ===
 
La scienco kaj tekniko de mezurado evoluis, kaj en [[1960]], okaze de la ekstarigo de la Internacia Sistemo de Mezurunuoj, oni decidis adopti novan, pli precize kompareblan difinon: ekde tiam, unu metro egalis 1&nbsp;650&nbsp;763,73-oble la [[ondolongo]]n de difinita [[radiado]] de [[kriptono]] (la transiro de kriptono-86 inter energio-statoj 2p<sub>10</sub> kaj 5d<sub>5</sub>, la oranĝa spektrolinio de kriptono).
 
La difino de [[1960]] validis ĝis [[1983]]. Tiam, la 17-a [[Ĝenerala Konferenco pri Pezoj kaj Mezuroj]] akceptis eĉ pli precize mezureblan normon: unu metro egalas la distancon, kiun lumo trapasas en vakuo en unu 299&nbsp;792&nbsp;458-ono de sekundo. Tiu nova difino samtempe fiksas la lumrapidon, kiu ekde tiam do estas ekzakte 299&nbsp;792&nbsp;458 metroj en sekundo. La difino de la metro ekde tiam do dependas de la difino de la sekundo, kiu estas pli facile mezurebla ol, ekzemple, ondolongoj de elektromegneta radiado.
 
La redifinoj en 1960 kaj 1983 kompreneble ne celis ŝanĝi la metron, nur doni bazon por pli preciza mezurado.
 
=== Usono ===
 
Usono la {{daton|28|julio|1866}} eldonis leĝon, kiu permesis la uzon de la metra sistemo; tamen en la praktiko ĝi ne estas multe uzata. En 1975 Usono dekretis leĝon ('#Metric Conversion Act'' = leĝo pri metra konvertado), kiu deklaris la metran sistemon la preferata kaj ordonis al ĉiuj fereaciaj institucioj laŭeble uzi la metran sistemon<ref>{{Citaĵo el la reto | url=http://lamar.colostate.edu/~hillger/laws/metric-conv.html | titolo=Metric Conversion Act of 1975 | lingvo={{en}} | alirita=2012-12-31}}</ref>, dirante:
{{citaĵo|teksto=ĉi tiu nacio hodiaŭ estas la sola industrie evoluinta nacio, kiu ne establis nacian strategion por devigi sin kaj fari paŝojn por faciligi konvertadon al la metra sistemo|originalo=this Nation today is the only industrially developed nation which has not established a national policy of committing itself and taking steps to facilitate conversion to the metric system|verko=Metric Conversion Act of 1975, 205a | lingvo={{en}}}}
 
Sekcio 205j de la leĝo devigis ĉiujn federaciajn aŭtoritatojn doni jarajn raportojn pri la temo. Tiu devo estis nuligita en 1995.
 
En Usono por la metra sistemo ankoraŭ aktivas privata asocio, ''U. S. Metric Association''<ref>{{Citaĵo el la reto | url=http://www.metric.org/ | titolo=U. S. Metric Association | lingvo={{en}} | alirita=2012-12-31 }}</ref>.
 
== Dekoblaj kaj dekonaj unuoj ==
Linio 30 ⟶ 46:
 
La ĉefaj dekonaj mezurunuoj estas la jenaj.
* Unu [[decimetro]] (mallonge ''dm'') korespondasrespondas al dekono de metro aŭ 0,1&nbsp;m.
* Unu [[centimetro]] (mallonge ''cm'') korespondasrespondas al centono de metro: 1&nbsp;cm = 10<sup>-2</sup>&nbsp;m oder 0,01&nbsp;m. Centimetro do estas dekono de decimetro: 1&nbsp;cm&nbsp;=&nbsp;0,1&nbsp;dm.
* Unu [[milimetro]] (mallonge ''mm'') korespondasrespondas al milono de metro: 1&nbsp;mm&nbsp;=&nbsp;10<sup>-3</sup>&nbsp;m aŭ 0,001&nbsp;m.
* Unu [[mikrometro]] (mallonge ''µm'', kie ''µ'' estas la litero [[muo]] el la [[greka alfabeto]]) korespondasrespondas al milionono de metro: 1&nbsp;µm&nbsp;=&nbsp;10<sup>-6</sup>&nbsp;m&nbsp;=&nbsp;0,000&nbsp;001&nbsp;m. Aŭ 1&nbsp;µm&nbsp;=&nbsp;10<sup>-3</sup>&nbsp;mm, do milono de milimetro.
* Unu [[nanometro]] (mallonge ''nm'') korespondasrespondas al miliardono de metro: 1&nbsp;nm&nbsp;=&nbsp;10<sup>-9</sup>&nbsp;m. Aŭ 1&nbsp;nm&nbsp;=&nbsp;10<sup>-6</sup>&nbsp;mm, do milionono de milimetro. Nanometro en metalo korespondasrespondas proksimume al la distanco de kvar najbaraj [[atomo]]j. La plej etaj strukturoj videblaj per optika mikroskopo grandas proksimume 200 - 500&nbsp;nm groß. Por ekzameno de strukturoj pli etaj ol tiuj, uziĝas specialaj elektronikaj mikroskopoj. Vidu ankaŭ:'' [[Nanoteknologio]]
* Unu pikometro (mallonge ''pm'') estas bilionono de metro: 1&nbsp;pm&nbsp;=&nbsp;10<sup>-12</sup>&nbsp;m. La pikometro taŭgas por priskribo de longecoj de atomoj. La atomo de hidrogeno havas atoman radiuson de 37 pm. Pli grandaj atomoj atingas grandecojn de pli ol 200 pm. Ankaŭ la ondolongo de [[Gama-radioj]] mezuriĝas en pm.
* Unu femtometro (mallonge ''fm'') estas la biliardono de metro kaj la bilionono de milimetro: 1&nbsp;fm&nbsp;=&nbsp;10<sup>-15</sup>&nbsp;m. Femtometro uziĝas en la [[atoma fikizo|atoma]] kaj [[nuklea fiziko]], por plifaciligi la skribadon de nombroj ekzemple de la diametroj de atomkernoj (proksimume 10&nbsp;fm). [[Protono]]j kaj [[neŭtron]]oj havas diametron de proksimume 1,6&nbsp;fm.
 
Speciala unuo estas la [[anstromo]], kiu egalas al 10<sup>&minus;10</sup> metroj; ĝi estas dekuma ono de la metro, sed ne unu el la kutimaj milon-potencaj (1/1000, 1/1000.000 ktp.) unuoj.
 
La ĉefa dekobla mezurunuo estas [[kilometro]] (mallonge ''km''), kiu respondas al 1.000&nbsp;metroj: 1&nbsp;km = 10<sup>3</sup>&nbsp;m.