Ladislao la 4-a (Pollando-Litovio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Biografio: skriberaro
Linio 5:
Ladislao estis filo de [[Sigismondo la 3-a Vasa]]. Komence de sia regado li venkis [[Rusio]]n. Laŭ la kondiĉoj de la packontrakto, subskribita la 14-an de aprilo 1634, lia ŝtato ricevis teritoriojn, inter kiuj estis la urbo [[Smolensk]], sed Ladislao devis rezigni pri la titolo "rusia reĝo", kiun li ricevis de moskvaj [[bojaro]]j dum la [[Granda Malordo (Rusio)|Granda Malordo]]. Post la morto de la sveda reĝo [[Gustavo la 2-a Adolfo (Svedio)|Gustavo la 2-a Adolfo]] Ladislao klopodis ekregi en [[Svedio]], pri kies trono li fine rezignis en la jaro 1635.
 
Diference de sia patro, Ladislao estis pli religie liberala. Al lia kortego apartenis multaj [[protestantismo|protestantoj]]. Strebante al socia paco li kunvokis en la jaro 1645 konsilantaron el [[katolikismo|katolikoj]] kaj protestantoj. Sed li ne povis haltigi [[ribelojribelo]]njn de [[kazakoj]] celantaj unue kontraŭ la pola nobelaro. Rezulto de la ribelo, kiu startis en la jaro 1648, estis perdo de parto de la [[Ukrainio|ukrainiaj teritorioj]] kiujn ekde tiam regis [[Rusio]].
 
Ladislao ofte vivis en [[Vilno]]. La tiea palaco de la granda duko estis politika kaj kultura centro. En la palaco Ladislao donis [[aŭdienco]]jn al eksterlandaj [[diplomato]]j kaj okazigis spektaklojn, kiuj famiĝis tra tuta Eŭropo. Ekzemple en la jaro 1636 oni prezentis la operon "Rabo de Helena". Ĝi estis la unua [[opero]] en [[Grandduklando de Litovio|Litovio]]. Krome okazis [[ĉasado]]j, [[maskofesto]]j kaj [[balo]]j.