Zacharias Hildebrandt: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
'''Zacharias Hildebrandt''' (* [[1688]] en [[Ziębice|Münsterberg]]; † [[11-a de oktobro]] [[1757]] en [[Dresdeno]]) estis germana [[orgeno|orgenorgenkonstruisto]]konstruisto.
 
== Vivo ==
Lia patro Heinrich Hildebrandt, ĉarfarista majstro, sendis lin en 1713 al [[Gottfried Silbermann]] en [[Freiberg (Saksio)|Freiberg]] por lernoservi. En 1721 li finfaris sian majstraĵon, la orgeno de la Nikolai-preĝejo Langhennersdorf. Sekvis la konstruado de orgeno en Störmthal ĉe Lepsiko, pro kio li konatiĝis kun [[Johann Sebastian Bach]]. Ekde 1724 ĝis 1726 okazis la konstruado de la orgeno en [[Lengefeld]], pro kio ekestis kverelo kun [[Gottfried Silbermann]], kiu ekde nun konsideris Hildebrandt kiel konkuranto kaj ekprocesis kontraŭ li. La kverelon arbitraciis interkonsento, en kiu Hildebrandt sin devigis akcepti nur tiujn mendojn, kiujn Silbermann antaŭe malakceptis. Li translokigis post tio sian agosferon en la Lepsikan regionon kaj la okcidentan Elektoprinca Lando Saksio.
 
La plej granda orgeno de Zacharias Hildebrandt kun 53 registroj troviĝas en la preĝejo St. Wenzel en [[Naumburg (Saale)]]. Ĝi estis konstruata inter 1743 ĝis 1746. La 27-an de septembro 1746 Gottfried Silbermann kaj Johann Sebastian Bach komune deprenekzamenis ĝin. Pri la [[dispozicio]] Hildebrandt ekprenintis konsilojn de Bach. La plurfoje alikonstruita orgeno estis komlete restaŭrata en la jaroj 1993 ĝis 2000.
Linio 8:
Krome Hildebrandt vartadis ekde 1732 ĝis 1738 la orgenon en la katedralo de [[Merseburg]]. Tiam Hildebrandt sin establintis kiel orgenkonstruisto en [[Weißenfels]]. En 1734 li enkonstruis en tiun ĉi orgenon plurajn novajn registrojn.
 
== Verkoj ==
Zacharias Hildebrandt konstruis jenajn orgenojn:
{|
Linio 49:
La verkoj de Zacharias Hildebrandts estas viva atesto pri baroka [[orgenkonstruo|orgenkonstruarto]] kaj sonidealo. Iliaj restaŭrado kaj konservado meritas grandan atenton.
 
== Literaturo ==
* Michael Pohl: ''Die Orgeln des Zacharias Hildebrandt in und um Sangerhausen'' (germanlingve), Dößel 2006 (= Steko-Kunstführer Nr. 31) - ISBN 978-3-89923-138-0
 
== RetligilojEksteraj ligiloj ==
* [http://orgelverein.kirchgemeinde-lengefeld.de/ subtena asocio por la rekonstruado de la Hildebrandt-orgeno en Lengefeld (germanlingve)]
* [http://www.hildebrandt-orgel.de/ oficiala paĝo de la urbo Naumburg pri la Hildebrandt-orgeno en la preĝejo St. Wenzel (germanlingve)]
* [http://www.dradio.de/dlf/sendungen/kalenderblatt/677534/ Kalenderblatt: kontribuaĵo en Deutschlandradio okaze de la 250-a mortodato (germanlingve)]
{{DEFAULTSORT:Hildebrandt, Zacharias}}