Maximilian Schell: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
Maximilian Schell naskiĝis en [[Vieno]]. En la jaro [[1939]] la familio fuĝis de la germanaj nazioj al [[Svislando]], kaj li pasigis sian junaĝon en [[Zuriko]].
 
En Zuriko kaj [[Munkeno]] li studis germanistikon, historion de arto kaj literaturo, muzikan kaj teatran sciencon. En [[1952]] li decidis fariĝi aktoro kaj unu jaron poste li komencis sian karieron en [[Baselo|Basela]] teatro, kie li ne nur aktoris, sed ankaŭ elprovis sin kiel dramaturgo kaj reĝisoro. En la jaro [[1959]] li eklaboris en [[Munkeno]] kaj samjare [[Gustaf GRÜNDGENSGründgens]] invitis lin al [[Hamburgo]], kie li restis ĝis [[1963]]. Fine de la 1960-aj jaroj li aktoris en [[Londono]].
 
Sian unuan filmrolon Maximilian Schell ricevis en la jaro [[1955]]. En [[1958]] li unuafoje elprovis sin en [[Hollywood]]: Kun [[Marlon BRANDOBrando]] li aperis en la filmo ''The Young Lions''. Internacian famon li atingis per rolo en ''Judgement at Nuremberg'', pro kiu li en [[1962]] gajnis la [[Oskaro]]n kiel plej bona ĉefrolulo.
 
Fine de la 1960-aj jaroj li ankaŭ komencis agi kiel produktoro kaj reĝisoro de filmoj. Jam lia unua produktaĵo ''Erste Liebe'' gajnis grandan sukceson. Ankaŭ dokumentajn filmojn li faris, ekz. ''Marlene'' (pri [[Marlene DIETRICHDietrich]]) kaj ''Meine Schwester Maria'' (2002), kiu pritemas la vivon kaj la agadon de lia fratino, la aktorino [[Maria SCHELLSchell]].
 
Maximilian Schell ankaŭ verkas kaj pentras. Li vivas alterne en [[Losanĝeleso]] kaj en la familia bieno en [[Karintio]], [[Aŭstrio]].