Ekvadoro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 283:
[[Nafto]] reprezentas la 40% de la eksportado kaj kontribuas pluhavi komercan bilancon pozitive. Ekde finoj de la [[1960-aj jaroj]], la espluatado de nafto altigis la produktadon kaj la ekvadoraj rezervoj estas ĉirkaŭkalkulataj je 4.036 milionoj da bareloj.<ref>http://www.expreso.ec/ediciones/2010/02/04/econom%C3%ADa/econom%C3%ADa/ecuador-con-reservas-petroleras-hasta-2043/</ref>
La komerca totala bilanco januare de 2010 atingis enspezon de preskaŭ 5000&nbsp;milionoj de dolaroj, giganta cifero kompare kun la enspezo de 2007, kiu atingis enspezon de 5,7 milionoj de dolaroj; la enspezo malaltiĝis je ĉirkaŭ 425 milonoj kompare kun tiu de 2006. Tiu cirkonstanco okazis ĉar importado kreskis pli rapide ol eksportado. La komerca nafta bilanco generis ciferon pozitivan je 3,295 milionoj de dolaroj en 2008; dum la nenafta bilanco estis negativa je ĉirkaŭ 2,842 milionoj da dolaroj. Tio permesis malspezon komercan, sen konsideri nafton, je 19% rilate al antaŭa jaro. La komerca bilanco kun [[Usono]], [[Ĉilio]], [[Eŭropa Unio]] kaj aliaj eŭropaj landoj, [[Bolivio]], [[Peruo]], [[Brazilo]], estas pozitiva, sed kun [[Meksiko]], [[Argentino]], [[Kolombio]], [[Azio]], estas negativa.<ref> http://www.bce.fin.ec/documentos/Estadisticas/SectorExterno/BalanzaPagos/balanzaComercial/ebc200802.pdf Balanza comercial, konsultita la 2an de januaro de 2009 pdf.</ref>
 
En la sektoro de agrikulturo, Ekvadoro estas grava eksportisto de [[banano]] (unuarange tutmonde laŭ produktado kaj laŭ eksportado), de floroj, la oka monda produktanto de [[kakao]]. Estas signifa ankaŭ ties produktado de [[salikoko]]j, [[sukerkano]], [[rizo]], [[kotono]], [[maizo]], [[palmo]]koroj kaj [[kafo]]. Ties riĉo je [[lignoproduktado]] koncernas grandajn etendojn de [[eŭkalipto]] en la tuta lando, same kiel de manglaroj. Kaj pinoj kaj cedroj estas plantataj en la montaraj regionoj; nuksarboj kaj ''romerillo'' el genro ''Podocarpus'' aŭ podokarpoj; kaj ligno "de balsa", en la baseno de la rivero Guayas. Aliflanke, la industrio koncentriĝas ĉefe en [[Guajakilo]], plej granda centro industria de la lando, kaj [[Kito]] kie en la lastaj jaroj la industrio kreskiĝis konsiderinde, estas la plej granda entreprena centro de la lando.<ref>http://rankings.americaeconomia.com/2010/mejoresciudades/ranking.php</ref> La industria produktado direktas sin ĉefe al la interna merkato. Sed ankaŭ estas limigita esportado de produktoj fabrikitaj industrie. Inter tiuj elstaras enladigitaj manĝaĵoj, alkoholaĵoj, juveloj, mebloj kaj aliaj.
 
Ekvadoro negocis duflankajn traktatojn kun aliaj landoj, krom aparteni al la Anda Komunumo de Nacioj, kaj estas membro asocia de Mercosur. Ĝi estas membro ankaŭ de la [[Monda Organizaĵo pri Komerco]] (MOK), krom de la [[Interamerika Banko por Disvolviĝo]] (IBD), de la [[Monda Banko]], [[Internacia Monunua Fonduso]] (IMF), de la ''[[Corporación Andina de Fomento]]'' (CAF), kaj de aliaj organismoj multflankaj. En aprilo de 2007 Ekvadoro pagis komplete sian ŝuldon al IMF kaj tiel finis epoko de intervenado de tiu organismo en la lando. En 2007, oni kreis la institucion [[Komunumo Sudamerika de Nacioj]] (UNASUR), kun konstanta sidejo en Kito. La lando estis parto ankaŭ de la kreado de la [[Suda Banko]], kun aliaj ses sudamerikaj landoj. Ekvadoro realigis negocadon por la subskribo de Traktato de Libera Komerco kun Usono, sed post la elekto de la Prezidento Correa tiu negocado estis nuligita.
 
{{projektoj