Tony Halik: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Eta ŝanĝo
kompletigo laŭ pola vikipedio
Linio 1:
[[Dosiero:Tony Halik grób.JPG|200px|thumb|Tombo de Tony Halik]]
'''Tony Halik''', ĝuste Mieczysław Sędzimir Antoni Halik, (naskiĝis la 24-an de januaro 1921 en [[Toruń]], mortis la 23-an de majo 1998 en [[Varsovio]]) – pola [[vojaĝisto]], [[ĵurnalisto]], [[verkisto]], [[filmisto]], [[fotisto]], aŭtoro de televidaj elsendoj pri vojaĝado (kune kun edzino [[Elżbieta Dzikowska]]).
 
Dum la [[dua mondmilito]] flugis dum [[batalo de Anglio]] en Skadro 201 de [[Royal Air Force]], sed pro ricevita paftrafo ektroviĝis en [[Francio]], kie aliĝis al tiea rezisto-movado. Pro sia aktiveco estis distingita de la franca Milit-Kruco. Post la milito pli ol 30 jarojn laboris kiel korespondanto de [[NBC]].
 
En 1976 kune kun Elżbieta Dzikowska kaj [[Peruo|peruano]] Edmundo Guillen atingis legendan ĉefurbon de [[inkaoj]] – [[Vilkabamba]].
 
Dum pli ol 20 jaroj gvidis kun la edzino programojn (pli ol 300) por [[Telewizja Polska|TVP]]: ''Tie, kie [[pipro]] kreskas'', ''Tie, kie [[vanilo]] kreskas'', ''Tie, kie migdaloj floras'', ''Tie, kie [[eŭkalipto]] flaras'' kaj ''Pipro kaj vanilio''. Reĝisoris pli ol 400 [[dokumenta filmo|dokumentajn filmojn]].
 
Li verkis 13 librojn, multe da artikoloj por gazetaro kaj kunkreis komputilan Enciklopedion de la Mondo.
 
==Ĵurnalista kariero==
Halik scipovis paroli en multaj fremdaj lingvoj: [[hispana]], [[angla]], [[franca]], [[portugala]], [[itala]], [[rusa]], [[germana]], [[ĉeĥa]] kaj en [[indianoj|indianaj]] - hinana, xavante kaj de [[gvaranioj (popolo)]]. Li distanciĝis de [[politiko]], sed pro lia ciklo de politikaj programoj pri [[Kubo]] NBC akiris [[premio Pulitzer|premion Pulitzer]].
 
Li legis librojn de [[Erich von Däniken]] kaj interesiĝis pri [[NOL]]-oj. Revis por esti la unua ĵurnalisto en la [[kosmo]]. Li flugis en [[balono]] kune kun Bertie [[Forbes]], volonte renkontiĝis kun [[sorĉisto]]j, malsankonantoj kaj [[ŝamano]]j. Parolis kun [[Henry Kissinger]], [[Fidel Castro]] kaj [[Lech Wałęsa]], kaj en 1972 akompanis al prezidento [[Richard Nixon]] dum lia vojaĝo en Pollando.
 
==Verkoj en la pola==
* ''180 000 km przygody'' (180 000 km de [[aventuro]]) (elekto de: ''Con cámara y rifle a través del Mato Grosso'', ''180 000 kilometros de aventuras''; elhispanigis Zofia Wasitowa; Iskry 1975, serio: „Ĉirkaŭ la mondo”; Bernardinum 2006, ISBN 83-7380-371-8
* ''Z kamerą i strzelbą przez Mato Grosso'' (Kun [[kamerao]] kaj [[pafilo]] tra [[Mato Grosso]]) (elhispanigis Teresa Marzyńska; Glob 1986, ISBN 83-7007-025-6; 1987, ISBN 83-7007-120-1
* ''Moja wielka przygoda'' (Mia granda aventuro) (elhispanigis Teresa Marzyńska); Glob 1988, ISBN 83-7007-153-8; reeldono titolita ''Jeep. Moja wielka przygoda'' (Jeep. Mia granda aventuro): [[Pelplin]] 2006, poste Eldonejo Bernardinum 2008, ISBN 978-83-7380-463-0
* ''Urodzony dla przygody'' (Naskita por aventuro) elhispanigis Teresa Marzyńska kaj Marzena Mentrak; Glob 1990, ISBN 83-7007-234-8; Eldonejo DSP 1991, ISBN 83-7007-234-8
* ''Wielkie przygody małej Patrycji'' (Grandaj aventuroj de malgranda Patricio) (Eldonejo Polus 1991, ISBN 83-900071-2-6
 
==Organizaĵoj==
* Pola Filio de The Explorers Club (kiel vicprezidanto)
* Toruna Filio de Societo [[Pollando]] – [[Latina Ameriko]] (kiel honora membro)
* [[Gdańsk|Gdanska]] Klubo de [[plonĝado|Plonĝisto]]j ''[[Ŝarko]]''
* [[Velado|Vaelada]] Yacht Klub Polski
 
==Eksteraj ligiloj==
* [http://www.turystyka.torun.pl/index.php?strona=220&jezyk=1 Muzeo de Vojaĝistoj je la nomo de Tony Halik]
* [http://www.national-geographic.pl/geopedia/pokaz/antony-halik-tony-halik Tony Halik en National Geographic]
 
 
{{Commons|Category:Tony Halik}}