Japana lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota aldono de: ext:Lengua japonesa
stilaj modifetoj
Linio 29:
La japana estas lingvo de la speco [[SOV]] (subjekto-objekto-verbo). Kutime por tia lingvo, ĝi havas neniujn [[prepozicio]]jn kiel la hindeŭropaj lingvoj sed [[postpozicio]]jn kiuj troviĝas post la modifato.
 
La [[substantivo]] ne fleksiiĝas, sed ĝin sekvas postpozicio por montri la frazrolon. Simile al la [[ĉina lingvo|ĉina]] kaj la [[korea lingvo|korea]] lingvoj, la plurnombro estas nedeviga.
 
La [[verbo]] fleksiiĝas laŭ finiteco, neeco, kaj mildeco. Adjektivoj en la japana estas stataj verboj.
Linio 49:
 
Eble pro la longdaŭra uzo de la ĉina skribsistemo, japanaj vortegoj kutime mallongiĝas al
aĵoj de kvar [[morao]]j: ''pāsonaru konpyūta'' (el angla "personal computer") -> ''pasokon''
 
== Skribo ==
La japana skribiĝas per kvar (iomete ankaŭ kvin aŭ ses en specialaj cirkonstancoj) diversaj skribsistemoj:
 
* [[Ĉinaj signoj]] (Kanji): signoj pruntitaj el najbara [[Ĉinio]] ekde proksimume la kvina jarcento. La ĉinaj signoj ofte prononciĝas plurmaniere, ĉar ili estis pruntataj kaj laŭ signifo, kaj laŭ sono, kaj por ĉindevenaj pruntvortoj. Inter 1981 kaj 2010 ĉiuj japanaj infanoj devis lerni 1945 normigitajn ĉinajn signojn; nun ili devas lerni 2136. Ankaŭ miloj da pliaj ekzistas. En 1946 Japanio reformis la signojn, ĝenerale simpligante ilian formon.
 
* [[Rondaj kanaoj]] (''hiragana''): signoj, kiuj reprezentas silabojn, aŭ pli precize ''moraojn''. Ili baziĝas sur kursivaj formoj de ĉinaj signoj. Oni skribas per ili gramatikajn finaĵojn kaj postpoziciojn, kaj japanajn vortojn por kiuj ne ekzistas (normigitaj) ĉinaj signoj.
Linio 60:
* [[Strekaj kanaoj]] (''katakana''): signoj, kiuj same reprezentas moraojn, sed kiuj baziĝas sur simpligitaj pecoj de ĉinaj signoj. La du kana-sistemoj nombriĝas je po 46 simboloj. Oni uzas strekajn kanaojn precipe por skribi moderntempajn pruntvortojn, fremdlingvajn nomojn, kaj onomatopeojn.
 
* [[latina skribo|Latinaj literoj]] (''rōmaji''): Oni ankaŭ povas skribi la japanan per la latina alfabeto. Tia skribo uziĝas precipe en dokumentoj, [[vojmontrilo]]j, kaj lernolibroj por fremdlingvanoj. Ne ekzistas unusola ĉie-uzata latinliteriga sistemo. Tial uzi latinajn literojn senerare povas esti iom malklara afero. Ĉi tie prezentiĝas latinliterigo pli-malpli laŭ la oficiala sistemo [[Transskribado Kunrei|Kunrei]] (japane 訓令, «direktivo») aŭ ''Monbusyo'' (japane 文部省, «kultura ministerio»), sed ankaŭ plejofte uzata estas la [[Transskribado Hepburn|Hepburn]]-a sistemo. La sistemo Kunrei estas malofte uzata eĉ en Japanio, ĉar ĝi estas malfacile legebla por neparolantoj de la japana: ankaŭ la oficialaj retejoj de la [[japana registaro]] uzas la hepburnan. Tamen, Kunrei estas pli konciza ol la sistemo Hepburn, kaj tial estas ĝenerale uzata por klavarumado en la japana en komputiloj. La vorto «mi» estas skribita ''watashi'' laŭ la sistemo Hepburn, kaj ''watasi'' per la latinigo Kunrei, kaj prononciĝas Ŭataŝiŭataŝi.
 
* arabdevenaj nombrosimboloj, sed la japana skribo ankaŭ uzas la ĉinan nombrosimbolaron.
 
* [[greka alfabeto|grekaj]] literoj estas troveblaj en la sciencoj kaj en formuloj. (Vidu ekzemple jenan artikolon el la japana vikio, kiu montras ĉiujn ses skribsistemojn kune uzatajn: http://ja.wikipedia.org/wiki/不確定性原理)
 
Ofte oni apudigas silabajn kanasignojn al maloftaj ĉinaj signoj silabajn kanasignojn por indiki la prononcon; tio nomiĝas ''[[furigana]]'', speco de [[tipo ruby]]. Kun vertikala tekstdirekto, furigana kutime situas sur la dekstra flanko de la teksto, tamen kun horizontahorizontala direkto supere.
 
[[Dosiero:Nihongo ichiran 01.png|thumbeta|420px|Jen la bazaj signoj de la ronda kaj la streka kanaaroj (kun latinliteraj prononcindikoj)]]
 
LaEn la du kana-sistemoj la voĉajn konsonantojn ''g'', ''z'', ''d'' oni distingas disde la senvoĉaj ''k'', ''s'', ''t'' per duoblaj streketoj ĉe la supra dekstro de la kana-signo. ''b'' samamaniere distiniĝas de ''h'' (kiu en la antikva japana lingvo estis sono pli simila al ''f''). ''p'' distingiĝas de ''b'' per anstataŭigo de la streketoj per cirkleto.
 
En la japana skribsistemo oni ne disigas vortojn per spaco, krom en libroj por infanoj kaj alilandaj lernantoj.
Linio 84:
 
== Triviale ==
* En japana lingvo ''dankon'' signifas ''[[peniso]]''. Kelkaj Japanojjapanaj esperantistoj – specife virinoj – malŝatas diri la vorton, do ili anstataŭe diras ''dankas''.
 
== Vidu ankaŭ ==