Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 131:
Koncerne [[Akĉento]], iuj de tiuj estas malĝustaj ligiloj, kiuj konfuziĝas pri 'akĉento' kaj 'akcento'. Iu ''Wikibot'' finos la restaĵon. [[Uzanto:Kwamikagami|Kwamikagami]] ([[Uzanto-Diskuto:Kwamikagami|diskuto]]) 20:32, 19 Jan. 2013 (UTC)
:Iuj ja estas, sed ne ĉiuj. Prefere forigu nur tiujn, pri kies malĝusteco vi certas - ekzemple [[:de:Akzent (Aussprache)]] ja temas pri akĉento. Tamen jes vi pravas, mi plejparte eraris, pardonu. [[Uzanto:Darkweasel94|darkweasel94]] ([[Uzanto-Diskuto:Darkweasel94|diskuto]]) 20:37, 19 Jan. 2013 (UTC)
 
== Unix-tempo kaj "nombro da sekundoj" ==
 
Saluton,
 
vi malfaris mian ŝanĝon al [[Unix-tempo]] kun la komento '"da" plene taŭgas por "nombro da sekundoj"'. Jes, vi pravas – ekzemple en la frazo "tio daŭris certan nombron da sekundoj". Sed ĉi tie "nombro" ne estas kvanto, sed ''eco'' de la sekundoj – ''ilia'' nombro. Do temas pri "la nombro de (la) sekundoj pasintaj de la ...". De tiu tempo pasis tute difinita nombro '''da''' sekundoj, kaj tiuj sekundoj havas nombron, la "nombron '''de''' tiuj sekundoj".
 
Mi ne komencos redaktomiliton, sed mi plu opinias, ke en la donita kunteksto "da" estas erara.
 
— [[Uzanto:Umbert'|Umbert']] ([[Uzanto-Diskuto:Umbert'|diskuto]]) 23:46, 15 Feb. 2013 (UTC)