Koh-i-noor: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
 
Poste oni parolis pri ĝi en la jaro 1304, kiam [[Sultano]] [[Ala-ad-Din]] ŝtelis ĝin de la [[rajo]] de [[Malwa]] ([[Barato]]). Poste la ŝtono ornamis la '''okulon de la pavo''' de la tiama mondfama belega [[pavotrono]] en [[Delhi]]. Dum la konkero de Delhi en 1739 akiris ĝin [[Nadir]], [[ŝaho]] de [[Persio]]. La legendo rakontas ke haremvirino diris al al konkerinto, ke la diamanto estis kaŝita en la turbano de la mogulo. Post tio la ŝaho proponis dum festo interŝanĝi la turbanoj. Tiu gesto estis simbolo de ĉiama amikeco kaj frateco; malakcepto estintus afronto. Kiam la ŝaho malvolvigis la diamanton el la tuko, li ŝajne ĝoje kriis "koh-i-noor".
 
En la jaro 1747 la persa ŝaho estis murdita kaj "Koh-i-noor" iris al la trezorejo de Punjab. Kiam la lando estis aneksita en 1849 al la brita Barato, la juvelo estis donita kiel kompenso por la Sikh-militoj al la brita okcidentbarata kompanio.