Dobřichovice: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
[[Kruculano]]j proprumis en Dobřichovice krom la kastelo ankaŭ arbarojn kaj arbargardistejojn, grandbienon kaj multajn kampojn. Kun nuligo de servuteco kaj pli malfrue ankaŭ laborego en la vilaĝo evoluis kamparana kaj metia gildoj. Kruculanoj iom post iom vendis parton de siaj kampoj aŭ al lokaj kamparanoj aŭ kiel konstruparceloj. En la jaro [[1862]] estas finita la unua masonita lernejkonstruaĵo. En la jaro [[1863]] estas komencita fervoja trafiko [[Prago]] – [[Plzeň]] kaj la urbeto tre proksimiĝas per tio al Prago. En la jaro [[1872]] estas dokumentita la plej granda inundo (500-jara akvo). En [[1876]] Dobřichovice estas avancigita je urbeto. Ekde la 80-a jaroj de la [[19-a jarcento]] komenciĝas granda evoluo de la urbeto, bonhavaj praganoj ĉi tie konstruas vilaojn, kutime sole kiel somerrestadejoj en montetriĉa dekstreflanka parto nomata Brunšov.
 
En la jaro [[1896]] estas komencita konstruado de la unua ponto trans rivero [[Berounka]]. La ponto estis malfermita preskaŭ unu jaro post tio, la [[15-a de julio|15-an de julio]] de [[1897]]. Post la jaro [[1918]] okazas plua evoluo de la urbeto, oni konstruas familiajn domojn en orienta parto de la urbeto en la maldekstra bordo. Muelisto [[Karel HAVLÍKHavlík]] konstruas turbinon kaj li elektrigas la urbeton, kruculanoj konstruas en Brunšov akvokondukilon. Fine de la 30-a jaroj de la [[20-a jarcento]] oni parceligas kampojn en la norda parto de la urbeto direkte al Karlík. Pluaj grandaj inundoj trafis la urbeton en la jaroj [[1941]] kaj [[1947]]. En la [[1950-aj jaroj]] oni konstruas laŭlonge laŭ ambaŭ bordoj de rivero Berounka digojn, kiel ŝirmon kontraŭ inundoj.
 
Post la [[dua mondmilito]] ekprenas regadon [[komunismo|komunistoj]], la urbooficoj estas perdantaj siajn kompetencojn, sed ankaŭ la posedaĵon kaj siajn proprajn enspezojn. Malnova pramejo en la orienta parto de la urbeto estas anstataŭigita en la jaro [[1975]] per ŝtala tabulponteto por piedirantoj. En la jaro [[1979]] estas malfermita nova infanvartejo kaj en la jaro [[1984]] nova lernejkonstruaĵo. En julio de [[1981]] venis plua granda inundo, sed la digoj malhelpis elverŝadon de akvo en la stratojn. Post novembro de [[1989]] revenas vera memstareco de la urbeto, sed ĝi estas blokata pro grandega interna ŝuldo. En la jaro [[1990]] estas deŝirita la 93 jarojn malnova ponto trans [[Berounka]] kaj ĝi estas anstataŭigita per armea unudirekta provizoraĵo. Ekde la [[1-a de januaro]] de [[1993]] Karlík fariĝas memstara vilaĝo. En la jaro [[1996]] estas por elspezoj de la urbeto konstruita nova ŝtala arkponto sur la devena loko kun eluzo de malnovaj pilieroj. En la jaro [[1998]] estis al la urbeto donita blazono kaj standardo. La plej granda inundo en la historio de la vilaĝo okazis en [[aŭgusto]] de [[2002]], kiam la [[akvo]] transiris la kontraŭinundan barilon kaj rapide plenigis Dobřichovice-on kiel basenon ĝis alteco pli ol 2 metroj.