Surfado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota aldono de: hr:Surfanje modifo de: af:Branderplankry
e korekteto
Linio 9:
Ondorajdado aŭ surfado en sia praformo aĝas preskaŭ 4000 jarojn. Pro la vojaĝoj de la [[Polinezio|polinezianoj]] la sporto disvastiĝis ĉie en la regiono de la suda [[Pacifika Oceano]]. Sian kulminon la sporto havis en la insularo de [[Havajo]], kie ĝi estis grava spirita kaj kultura elemento de la socia vivo. Pro la pli postaj okcidentaj influoj al la havajanoj do ne nur estis "rabita" la ondorajdado, sed preskaŭ la tuta tradicia kulturo.
 
La unua formo de ondorajdado probable estis la "korpo-surfado", do subenglitado de altaj ondoj sen tabulo aŭ ajna helpilo, nur per la propra korpo. Sekve faskoj da plantoj, etaj arbotrunkoj, lignaj bretoj aŭ pintoj de kanuoj uziĝis kiel helpiloj. En tiu formo la ondorajdado estis konataxkonata ĉie en Polinezio, kaj ankaŭ en iuj proksimaj ĉirkaŭaj regonoj. Ĉefe sur la insulo [[Tahitio]] evoluis la sporto de staranta ondorajdado sur tabulo. Virinoj kaj viroj de ĉiuj sociaj klasoj kaj aĝogrupoj tie praktikis la sporton.
 
Laŭ la setligo de orienta Polinezio ekde Tahitio en tiu formo venis al la [[Markiza Insularo]], al [[Novzelando]], [[Rapao]], sur la [[Paskinsulo]]n kaj al [[Havajo]]. Sur la havaja insularo pluevoluiĝis la sporta tekniko ĝis la diagonala subenglitado. La socian signifon de ondorajdado substrekis la tradicioj, ke la golfetoj kun la plej altaj kaj el surfa vidpunkto "plej bonaj" ondoj estis rezervitaj por la havajaj reĝoj kaj por la ceteraj loĝantoj estis markitaj per [[tabuo]]. Unufoje jare en Havajo okazis la ''Makahiki-festo'': La laboro interrompiĝis por tri monatoj, por ĝui disrton, sporton, dancadon kaj festenojn. Apartan signifon en la festado havis la ondorajdaj konkursoj, kiuj allogis milojn da spektantoj. Ondorajdado klare estis la nacia sporto de Havajo.