Minoritata lingvo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Esperanto mem kiel minoritata lingvo
Linio 9:
Kvankam oni ĝenerale agnoskas, ke ĉiu lingvo havas rajton je ekzisto kaj ĉiu homo rajtas kleriĝi en sia gepatra lingvo, nur sufiĉe fortaj minoritatoj kapablas establi proprajn lernejojn, eldonadi librojn en sia lingvo kaj disvolvadi sian kulturon. Ĉiam oni renkontas la klopodon de la ĉefgento kaj de ĝiaj burokratoj sufoki la minoritatan lingvon, likvidi ties lernejojn kaj kulturon kaj la junan generacion eduki en la lingvo de la ĉefgento.
 
=== Ĉu Esperanto kielmem estas minoritata lingvo? ===
 
La opinioj pri tio diversas. La [[Manifesto de Raŭmo]] (1980) emfazas, ke "la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato."
Tion asertas la manifesto de Raŭmo. Ankaŭ ekzemple la aŭtoroj Mark Fettes, Sabine Fiedler kaj KIMURA Goro Christoph traktas la demandon, ĉu Esperanto estas minoritata lingvo. Ĝis nun Esperanto ŝajne nenie estas rekonita kiel minoritata lingvo.
 
Ankaŭ diversaj aŭtoroj traktas la demandon, ĉu Esperanto estas minoritata lingvo. Mark Fettes verkis la artikolon: The Esperanto Community: A Quasi-Ethnic Linguistic Minority? (1996)<ref>Mark Fettes, 1996: The Esperanto Community: A Quasi-Ethnic Linguistic Minority? (Language Problems and Language Planning 20 (1), 53-59). [http://benjamins.com/#catalog/journals/lplp.20.1.07fet/details Resumo en Esperanto kaj kroata], en la [http://www.eric.ed.gov/ERICWebPortal/search/detailmini.jsp?_nfpb=true&_&ERICExtSearch_SearchValue_0=EJ527813&ERICExtSearch_SearchType_0=no&accno=EJ527813 angla] </ref>. [[Sabine Fiedler]] skribis en artikolo sub la titolo "Zu Merkmalen der Esperanto-Sprachgemeinschaft" (Pri ecoj de la Esperanto-lingvokomunumo; 1998): "La tuteco de tiuj faktoroj, kiujn la parolantoj komprenas kiel distingajn kaj por ili pozitivajn karakterizaĵojn, formas kune kun la malalta rekono de la parolantoj flanke de la 'plimulto' la bazon por evoluinta propra identeco, laŭ kiu ŝajnas ĝuste karakterizi la lingvokomunumon de Esperanto kiel specifan specon de lingve-kultura malplimulto." (Originalo en la germana)<ref>En: [http://www.interlinguistik-gil.de/wb/media/beihefte/04/Heft_4_Fiedler.pdf Interlinguistische Informationen Beiheft 4, 1998, S. 27]: "Die Gesamtheit dieser Faktoren, die von den Sprechern als distinktive und für sie positive Charakteristika empfunden werden, bilden zusammen mit der geringen Anerkennung der Sprecher durch die 'Mehrheit' die Grundlage für eine entwickelte Eigenidentität, die es gerechtfertigt erscheinen läßt, die Esperanto-Sprachgemeinschaft als spezifische Art einer sprachlich-kulturellen Minderheit zu charakterisieren."</ref>
 
KIMURA Goro Christoph (2009) publikigis artikolon sub la titolo "Esperanto als Minderheitensprache: Eine sprachsoziologische Betrachtung" (Esperanto kiel minoritata lingvo: Lingvosociologiaj konsideroj)<ref>En: Interlinguistische Informationen, Beiheft, 2009/11, Bd. 16, S. 11-24</ref>. Al tiu artikolo Johannes Klare respondis malaprobe<ref>[http://www2.hu-berlin.de/festschrift-kattenbusch/klare-esperanto.html Esperanto – eine Minderheitensprache?] (2012)</ref>. Laŭ Klare Esperanto ne havas "historian kompaktan loĝoregionon"<ref>"historisch angestammtes kompaktes Siedlungsgebiet"</ref> ene de pli granda teritorio de plimulto - kaj sekve laŭ li ne povas esti minoritata lingvo. Konsiderindas tamen, ke laŭ tiu difino ankaŭ la [[jida]], la [[Romaoj|romaa]] k.a. ne estus minoritataj lingvoj. Tiuj lingvoj tamen estas konsiderataj kiel minoritataj lingvoj, nome "teritorie ne ligitaj lingvoj", laŭ la difino de la [[Eŭropa Ĉarto pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj]]. Krome konsiderindas, ke Klare ŝajne ne konscias, ke Esperanto estas [[Denaskaj Esperanto-parolantoj|denaska lingvo]]; li skribas: "Esperanto ekzistas nur kiel fremdlingvo kaj tial ne kiel denaska lingvo."<ref>"Esperanto existiert nur als Fremdsprache und damit nicht als Muttersprache;"</ref>
 
Ankaŭ la aŭtoro John Edwards (2010) parolas pri Esperanto kiel "iom speciala minoritata lingvo"<ref>[http://books.google.de/books?id=Q2dJlB0TW8oC&pg=PT217&lpg=PT222&ots=LSaqgjRFWC&dq=Esperanto+minority%3F John Edwards: Minority Languages and Group Identity]: Cases and Categories. Amsterdam: John Benjamins, 2010: "this rather special minority language", p. 12</ref>.
 
Laŭ intervjuo de [[Libera Folio]] kun reprezentanto de sveda minoritata kantfestivalo en 2006 kanto en Esperanto ''eble'' estus allasata laŭ aparta decido, kvankam ĝi ne estas oficiale agnoskita kiel minoritata lingvo<ref>[http://www.liberafolio.org/2006/lietlavlut Libera Folio: Esperanto taŭgus en minoritata kant-festivalo?]</ref>.
 
Laŭ la "Lingvopolitikaj pozicioj de TEJO" (2011) "TEJO ne volas rigardi Esperanton kiel minoritatan lingvon."<ref>"La origina celo de Esperanto, iĝi ĝenerale uzata kaj alirebla lingvo, estas kontraŭstrebata per la emo igi la Esperanto-komunumon protektindan minoritaton, kiu aŭtomate apogas certgradan fermitecon. Krome, io protektinda ne donas la impreson venkonti. Tial TEJO ne volas rigardi Esperanton kiel minoritatan lingvon."[http://tejo.org/files/Lingvopolitikaj%20pozicioj%20de%20TEJO.pdf Lingvopolitikaj pozicioj de TEJO], 2011</ref> La teksto ne traktas la demandon, ĉu Esperanto intertempe ''estas'' minoritata lingvo.
 
Ĝis nun Esperanto ŝajne en neniu ŝtato aŭ regiono estas rekonita kiel minoritata lingvo. En Eŭropo la [[Eŭropa Ĉarto pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj]] (1992) ne allasas Esperanton, ĉar tiu lingvo ne estas "tradicie" parolata en Eŭropo (nek en iu regiono, art. 1 a, nek teritorie ligite, art. 1 c).
 
== Vidu ankaŭ ==