Engelsburg (Erfurto): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
 
== Erfurto kaj humanismo ==
Estis konsiderata Erfurto centro de [[humanismo]] aliflanke de la Alpoj. La iama [[Latina Kvartalo (Parizo)|Latina kvartalo]] evoluis ek de la 14-a jarcento paralele al la komerctrafika arterio ''Via Regia''. Tio videblas per la situo de la Miĥael-strato kun la iama universitato, flanke al la diversaj kolegietoj kiel ekzemple la [[Georgenburse Erfurt|Georga Kolegieto]] kaj la renkontiĝloko de scienculoj nomita ''Kastelo de Sankta Anĝelo''. Ĝi situas inter la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj kaj la Pesil-strateto ''(Waagegasse)'' kun la pli ol 900 jaraĝa [[Sinagogo malnova de Erfurto|Malnova Sinagogosinagogo]]. Tie ĉi probable estis verkitaj la ''[[Epistolae obscurorum virorum]]''.
 
== La komplekso arĥitektura ==
Georgo Sturz, estis posedanto de la loko, universitata rektoro kaj meceno de la humanistoj. Tiel la loko gastigis krome la humanistojn [[Euricius Cordus]], [[Justus Jonas, la maljuna|Justus Jonas]] kaj [[Eobanus Hessus]]. En la 18-a jarcento transformiĝis la konstruaĵoj en tabakfabrikon funkciontan ĝis 1936. Plano establi historian gastejon sur la neglektika areo ne realiĝis pro la milito. En 1952 la ĉefa konstruaĵo eĉ malkonstruiĝis. Je la fino de la 60-aj jaroj komenciĝis renovigo, malkovrigo de la trabfakaĵoj kaj transformo de la kelo en porstudentan klubejon. Post la germana reunuiĝo 1990 la ensemblo iĝis kultureventa loko. Krome troviĝas sur la areo eta studenta hejmo, familiara kafejo, internacia porstudenta informadocentro kaj hejmeca bierĝardeno.