H-sistemo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
historio de la H-sistemo
Linio 9:
 
Oni do uzas postmetitan H-on anstataŭ ĉapelo, kaj tute forlasas la hokon super "Ŭ".
 
La H-sistemo estis unuafoje proponita de Zamenhof en sia [[Aldono al la Dua Libro]] en 1888. Mencio de la H-sistemo estis aldonita al la priskribo de la Esperanta alfabeto en pli postaj tradukoj de la [[Unua Libro]] (ekzemple en la angla traduko de 1889). Ankaŭ en la Fundamento de Esperanto de 1905 ĝi estas menciata ĉe la priskribo de la alfabeto en la kvin nacilingvaj versioj de la 16-regula gramatiko.
 
En la oficiala deklaro [http://akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_6_2007.html "Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio"] de la Akademio de Esperanto en Oficialaj Informoj numero 6 2007 01 21, la H-sistemo estas nomata "Fundamenta anstataŭa skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u)".