Johannes Biereye: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Iĝinte gimnazia instruisto li ekdeĵoris unue en Niesky en la Supra Luzacio. En 1901 li reiris proksimen de sia naskiĝloko al Roßleben. Tie oni dungis lin kiel instruiston ĉe la klostra lernejo. Mallonge post tio li atingis la Reĝan Gimnazion en Erfurto, kie li kontinuis la fragmente postlasitan "Historion de la urbo Erfurto" de Carl Beyer. En 1908 li nomumiĝis lernejestro de la gimnazio, tiam kiam la '''''Akademie gemeinnütziger Wissenschaften''''' (=Akademio de la komunutilaj sciencoj, fondita en Erfurto laŭ pariza akademia modelo) elektis lin prezidanto anstataŭanta.
 
Post la [[Unua Mondmilito]] li kontribuis al la fondiĝo de la erfurta popola altlernejo kaj iĝis prezidanto de la ''[[Haus zum Stockfisch|'''Verein für die Geschichte und Altertumskunde''']]'' (=Societo por historio kaj antikvaĵsciencoj). En 1925 li ekestris la bibliotekan societon por iĝi en [[1930]] prezidanto de la jam menciita Akademio, anstataŭonte la mortintan Frederikon Vilhelmon princon de [[Prusujo]]; ties oficon li estis plenumanta ĝis 1945. Ĉe lia morto la "Historio de la urbo Erfurto" estis ankoraŭ nefinita.
 
== Verkoj (elekto) ==