Marteno Lutero: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 87:
 
:''Unue, ke oni fajre ekbruligu ilian sinagogon aŭ lernejon kaj tion, kio ne volas bruli, surŝutu kaj surmontu per tero, ke neniu homo iam ajn vidu ŝtonon aŭ skorion de tio. Kaj tion oni faru por honori nian Sinjoron kaj la kristanaron per tio, por ke Dio vidu, ke ni estas kristanoj. – Due, ke oni ankaŭ same disrompu kaj ruinigu iliajn domojn. Ĉar ili faras ĝuste la saman en ili, kion ili faras en siaj lernejoj. Anstataŭe oni povas ilin meti ekzemple sub tegmenton aŭ stalon kiel la ciganojn, por ke ili sciu, ke ili ne estas sinjoroj en nia lando. – Trie, ke oni forprenu de ili ĉiujn iliajn preĝolibrojn kaj talmudojn, en kiuj estas instruataj tiaj idolkultoj, mensogoj, malbenado kaj blasfemo. – Kvare, ke oni malpermesu al iliaj rabenoj je [puno kontraŭ] korpo kaj vivo plue instrui. – Kvine, ke oni tutplene nuligu la protekton de la judoj. – Sese, ke oni malpermesu al ili la uzuron, ke oni forprenu de ili ĉiun kontantan monon kaj trezoron je arĝento kaj oro, kaj deponu ĝin garde. – Sepe, ke oni metas al fortaj judoj enmanen draŝilon, hakilon, pioĉon, fosilon, ŝpinturnilon, ŝinilon kaj perlaborigi ilin sian vivtenon ĝisŝvite.''
 
Tio legiĝas kiel voko al [[pogromo]] kaj memoras pri kelkaj rimedoj de la pli malfruaj [[naziismo|nazioj]] kontraŭ la judoj. Historiistoj tamen indikas sur tion, ke la traktaĵo estis direktita al evangelaj princoj, ne al la popolo. Luther akcentis, ke li ne volas ataki la judojn, sed nur iliajn „mensogojn“ (la judan kredon), kaj atingi, ke tiuj ĉi neniel povu esti disvastigataj. Por tio li postulis de la princoj en iliaj teritorioj subpremadon kaj finfine la forpeladon de ĉiuj judoj. Al tio ili tamen ne sekvis.
 
Ĉu la malamikeco de Luther kontraŭ la judoj havis siajn radikojn en lia teologio aŭ nur laŭiris la epokospiriton, estas disputata. La kontraŭjudaj kliŝoj de Luther tamen ne diferenciĝis de la katolika tradicio, el kiu li transprenis ilin; ili tamen ricevis pli grandan teologian pezon, kiam li ligis ilin kun sia doktrino de leĝo kaj evangelio. En tiu ĉi li destinis al la judaro la rolon de la rifuzita popolo staranta nur sub la Dia kolerojuĝo.
 
Kontraŭjudistoj en la [[Germana Regno]] kiel Adolf Stöcker, pli malfrue naziaj ideologiistoj kiel [[Alfred Rosenberg]] kaj Julius Streicher, kaj ne laste la Germana kristanoj kiel Martin Sasse ofte bazigis sur tiaj eldiroj de Luther kaj pravigis sian propran [[kontraŭjudismo]] per ili, kvankam Luther ne reprezentis "rasisme" argumentitan kontraŭjudismon. Ili povis la frazon stampitan de Heinrich von Treitschke en 1879 „La judoj estas nia malfeliĉo“ dedukti el tio: „ ĉar tiuj ĉi 1400 jarojn estis kaj ankoraŭ estas nia plago, pestego kaj ĉiu mafeliĉo.“ Multaj evangelaj germanoj rigardis la nazian raspolitikon 1933–1945 kiel plenumo de nacia kristanismo onidire volata de Luther.
 
== Post morto ==