Nemea leono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 6:
== La unua laboro de Heraklo ==
[[Dosiero:HerculesCladwithLionSkin.jpg|thumb|200px|La felo de la Nemea leono iĝis la plej fama atributo de la heroo [[Heraklo]], kiu uzis ĝin kiel mantelo kaj kiraso. Ĉi tie, sur ruĝ-figura vazo.]]
La unua el la dek du laboroj, kiujn [[Eŭristeo]] ordonis plenumi al sia kuzo Heraklo, estis ĝuste mortigi la Nemean leonon. Versio de la mito asertas ke tiu monstro prenis virinojn kiel ostaĝoj en ĝian kuseĵonkuŝejon, ĉe kaverno proksima al la urbo, defiante tiel kuraĝulojn el la ĉirkaŭaĵoj savi tiujn junulinojn en aflikto. Kiam ili eniris en la kavernon, troviĝis tie nur unu junulino verŝajne vundita, sed kiam la soldatoj alproksimiĝis al ŝi, la supozebla viktimo aliformiĝis en leono kaj forvoris ilin. Poste, ĝi/ŝi oferis la restantajn ostojn al [[Hadeso]].
 
Heraklo vagadis tra la regiono ĝis li venis al la urbo [[Kleono]]. Tie, li renkontis knabon, kiu promesis ke kaze ke la heroo mortigos la nemean leonon kaj revenos dum la postaj 30 tagoj, la tuta urbo oferos leonon al Zeŭso, sed kaze ke ne, la knabo sin mortigos en funebra ofero al la dio, sed omaĝe al li<ref name="Apo2.5.1." />. Plia versio rakontas, ke tiu, kiun li renkontis, estis paŝtisto nomiĝinta [[Molorĥo]], kies filo estis forvorita de la monstro. Li estis oferanta ŝafon al Hero kiam Heraklo alvenis, do la heroo proponis al li prokrasti la oferadon dum 30 tagojntagoj: se li ne revenos tiam, Molorĥo buĉu virŝafon honore al li, kiel diigita heroo; male, ili ambaŭ plenumu la oferon al Savanta Zeŭso, kiel fine okazis.
 
[[Dosiero:Mosaico Trabajos Hércules (M.A.N. Madrid) 01.jpg|thumb|left|[[Heraklo]] batalante kontraŭ la '''Nemea leono''', sur [[mozaiko]] malkovrita en [[Liria]], [[Hispanio]] ([[-201|201]]-[[-250|250 a.K.]]).]]
Por la ĉasado de la leono, Heraklo kunportis kelkajn el siaj sagoj, ne sciante ke ĝia ora felo estis nepenetrebla. Do, kiam li finfine trovis ĝin kaj ark-pafis kontraŭ la femuro de la besto, li mem malkovris tiun cirkonstancon, ĉar la sagoj resaltis sen vundi ĝin. Post iom da tempo, dum li pensadis la manieron mortigi la monstron, Heraklo trovis la vojon al ĝia kuseĵokuŝejo (la sama kie Seleno mamnutardismamnutradis la beston) kaj elpensis solvon. Tiu kaverno havis du enirejojn, do li blokis unu el ili per reto, kaj eniris per la alia. En tiu malhela kaj malgranda spaco, Heraklo atakis la bestaĉon per sia glavo unue, kaj per sia klabo poste kaj, uzante sian proverban forton, strangolis ĝin ĝismorte. Tamen, la leono formanĝis unu el la fingroj de la heroo antaŭ morti. Heraklo, kiu estis tiam nur naŭ jar-aĝa, solene entombigis sian fingron en [[Hispanio]], kies funebra monumento estis kronita per skulptaĵo de leono. Li celis simple memorigi sian prodaĵon, sed pro tio naskiĝis tiea kutimo ornami tombejojn per leonaj prezentadoj<ref name="Pto">[[Ptolomeo Hefestiono]]. ''Nova historio'', 2.</ref>.
 
Laŭ aliaj rakontoj, Heraklo pafis sagon en la buŝon de la leono, la nura vundebla parto de ĝi. Laŭ [[Teokrito]], la lukto okazis subĉiele, en prokisma arbaro<ref>[[Teokrito]], 25.221.</ref>. Ekzistas ankaŭ stranga versio, laŭ kiu serpenta ido de [[Geo]] akompanis Heraklon ĝis Nemeo kaj batalis kontraŭ la leono kune kun li. La heroo okupiĝis pri ĝi de tiam, kaj kiam ambaŭ translokiĝis al [[Tebo (Grekio)|Tebo]] la serpento eĉ havis propran tendon<ref>[[Focio]]. ''Myriobidlon'', 190. Li resumas rakonton de PtolomeoPtolemeo Hefestiono, kiu siavice atribuas ĝin al [[Aleksandro el Mindo]].</ref>.
 
Post venki ĝin, li klopodis senfeligi la leonon per la tranĉilo, kiun li portis en sia zono, sed malsukcese, ĉar la felo ankoraŭ restis netranĉebla per kutimaj armiloj. Heraklo reprovis tion fali post frotado de la tranĉilo kontraŭ ŝtono, eĉ per la akra ŝtono mem, sed kun identa rezulto. Finfine, lia protektanta diino [[Atena|Ateno]] venis en liaal helpo kaj konsilis lin uzi unu el la propraj ungegoj de la leono (kiuj kapablis tranĉi ion ajn) por akiri la felon. Ĝi iĝis la plej konata atributo kaj taŭga kiraso de la heroo, neafekteblarezistema kontraŭ la elementoj kaj eĉ la plej potencaj armiloj. De tiam oni prezentas lin portante la leonan haŭton. Tamen, aliaj verkistoverkistoj asertas, ke la tipa kiraso de Heraklo estis farita per la felo de la leono de [[Kiterono]].
 
[[Dosiero:Leo Hevelius.jpg|thumb|250px|La [[konstelacio]] [[Leono (konstelacio)|Leono]], laŭ ''Uranographia'' de [[Johannes Hevelius]] ([[1690]]).]]
Por memorigi sian heroaĵon, Heraklo iom ŝanĝis la [[nemeaj ludoj|Nemeajn ludojn]], kiujn de tiam oni celebris, honore al Zeŭso anstataŭ al [[Ofelto]] kaj en la datreveno de la morto de la Nemea leono. La urbo Nemeo donacis al Heraklo alt-nivelajn honorojn, kiujn li poste transdonis al Kleono, ĉar ĝies loĝantoj estis aliancanoj de li dum la milito kontraŭ [[Eleo]].
 
Heraklo revenis ĝuste en la trideka tago, portante la kadavron de la leono sur siaj ŝultroj. Kiam la reĝo Eŭristeo ekvidis la grandegan korpon de la besto, li ekkonsciis pri la povo de sia rivalo, kaj tiel teruriĝis, ke de tiam li malpermesis Heraklon eniri denove la urbon. Do, estonte, li devis montri la fruktojn de siaj laboroj ekster la urbaj pordegoj<ref>[[Diodoro Sicila]]. ''Historia biblioteko'', 4.11.</ref> kaj Eŭristeo sendadis siajn mesaĝojn al li pere de la heraldo [[Kopreo]]. Mirigite pro la facileco, kun kiu Heraklo plenumis la unuan taskon, Eŭristeo avertis lin, ke la sekva estos eĉ pli danĝera: li devis venki la [[Hidro (mitologio)|Hidron]] de [[Lerno]]<ref>[[William Smith]]. ''[[Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology]]'', [[Londono]], [[1873]]. [http://www.perseus.tufts.edu/hopper/text?doc=Perseus:text:1999.04.0104:entry=heracles-bio-1&highlight=orthrus "Heracles aŭ Hercules"].</ref>.
 
== La leono kiel konstelacio ==