Winifred Wagner: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 24:
== Postmilita epoko ==
En la sennaziiga proceso ŝi estis klasifikata la 8-an de decembro 1948 dum [[apelacio|apelacia]] juĝdebato kiel malplikulpulo en la grupon 3 kaj devis i.a. pagi 6000 [[germana marko|DM]] en la kontribucian fonduson. Per ĉi tiu juĝo ŝi restis plue ununura heredanto de la Vagnera familio-psodaĵo, al kiu ankaŭ apartenis la festivalejo. La 21-an de januaro 1949 ŝi deklaris per kontrakto la rezignon pri la estrado de la festivalo. Ŝi transdonis la festivalan direktadon al siaj filoj [[Wieland Wagner|Wieland]] kaj [[Wolfgang Wagner|Wolfgang]] kaj retiriĝis plejparte el la publika vivo. Kiel antaŭa heredinto de sia [[Siegfried Wagner|edzo]] ŝi restis tamen ĝis la fondado de la Richard-Wagner-Fondaĵo en 1973 formaljure posedanto de la festivalejo. La 1-an de septembro 1950 ŝi eĉ estis klasifikata en la grupon de la kunagantoj sen vera konvinko (plenumo de la leĝo pri la fino de la politika liberiĝo de la 27-a de julio 1950).
 
Ankaŭ pli malfrue al la amikaro de Winifred Wagner apartenis iamaj membroj de la NSDAP kiel Gerdy Troost, Karl Kaufmann, Will Vesper, Hans Severus Ziegler, Ilse Heß kaj la angla [[faŝisto]] [[Oswald Mosley]].<ref name="Klee638"/>
[[dosiero:Familie Wagner Stadtfriedhof Bayreuth 21.03.2012.jpg|right|thumb|<center>Tombo de Winifred Wagner sur la urba tombejo en Bayreuth</center>]]
 
En 1975 ŝi donis al filmproduktanto Hans-Jürgen Syberberg filman intervjuon, kiu aperis sub la titolo ''Winifred Wagner und die Geschichte des Hauses Wahnfried 1914–1975'' [Winifred Wagner kaj la historio de la Domo Wahnfried 1914–1975] kiel kvinhora dokumenta filmo. En tiu ŝi montriĝis kiel solida amikino de Hitlers kaj sin konfesis publike por li: „''Nu, se hodiaŭ Hitler ĉi tie envenus tra la pordo, mi estus same tiel tiel tiel tiel gaja kaj tiel tiel feliĉa, vidi lin ĉi tie, kiel kiel ĉiam ...''“<ref>citita laŭ http://www.syberberg.de/Syberberg3/Alltag_2001/Mai/ZDF/zdf.html</ref>
 
Ĉiun kritikan rigardmanieron kontraŭ la diktatoro ŝi rifuzis kaj translasis tion al la historiistoj. Ŝi male rigardis en Adolf Hitler la amikon de la familio Wagner kaj ĉefe la admiranton de la ''majstro'' (Richard Wagner).
 
Post kiam tiu ĉi kaj aliaj esprimiĝoj estis diskonataj, festivalestro [[Wolfgang Wagner]] denove malpermesis al ŝi, viziti la festivalon kaj la festivalejon.<ref name="Klee638"/>
 
Winifred Wagner mortis la 5-an de marto 1980 en la malsanulejo de Überlingen. Ŝi estis entombigita apud sia edzo en la familia tombo sur la urba tombejo en [[Bayreuth]].
 
== Referencoj ==