Utilismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
YurikBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: it, mk
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Utilismo''' estas [[etiko|etika]] [[doktrino]] deklaranta, ke bono kaj utilo identas. Sekve ĝi konsideras strebon al utileco [[moralo|morale]] [[valoro|valora]] agado. Laŭ utilismo la unusola [[principo]] kiu [[motivo|motivas]] la farojn de homoj estas intereso. Tiu povas esti [[individuo|individua]] aŭ [[komunumo|komuna]] intereso. Do eblas paroli pri du diversaj specoj de utilismo; individueca kaj [[socio|socia]]. [[filozofio|Filozofian]] [[sistemo]]n pri la dua fondis [[Jeremy BENTHAMBentham]] ([[1748]]-[[1832]]). Li asertis, ke la celo kaj senco de la homa agado devas esti la maksimumo de produktebla [[feliĉo]]. Vortvorte li skribis: ''"la plej granda feliĉo de la plej granda nombro."'' Ankaŭ aliaj gravaj anoj de tiu ĉi doktrino estis angloj. Inter ili estis plej influa [[John Stuart MILLMill]]. En [[1863]] li difinas utilismon tiel: ''"la kredo, kiu akceptas iel principon de moralo utilecon aŭ la principon de la lej granda feliĉo, apogas konvinkon, ke agoj estas tiom bonaj, kiom ili tendencas pliigi feliĉon, malbonaj kiom ili tendencas produkti la malon de feliĉo. Per feliĉo estas komprenata plezuro kaj foresto de doloro."''
 
[[Kategorio:Filozofio]]